Tibor Bakos
Tibor Bakos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de junio 1909 en Szeged |
Morto | 30-an de novembro 1998 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ferenc Faludi Real High School in Szombathely (en) (–1927) Universitato Eötvös Loránd (–dekjaro de 1930) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto instruisto universitata instruisto |
Tibor Bakos [bakoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bakos Tibor Zsigmond Béla, estis hungara matematika instruisto, altlerneja instruisto.
Tibor Bakos[1] naskiĝis la 8-an de junio 1909 en Szeged, li mortis la 12-an de decembro 1998 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Bakos maturiĝis en gimnazio en Szombathely en 1926, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1931, sed li samtempe studis en Teknikuniversitato palatino József. Inter 1933–1950 li instruis en provincaj gimnazioj, poste li estis lektoro en instituto de Scienca Universitato de Szeged (1950–1958), pli poste same lektoro en Teknikuniversitato de Budapeŝto (1960–1970). Li longe estis ĉefredaktoro de matematika gazeto inter 1958–1974, poste li pensiuliĝis, tamen li helpis la redaktan laboron ĝis sia morto. Li ricevis premiojn inter 1957-1972.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Matematikai érdekességek. (kunredaktoro, 1969)
- Középiskolai matematikai versenyek. 1–8. (kunredaktoro, 1967–1979)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun fotoj
- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto (legebla en la 185-a paĝo)
- biografio hungare
- biografio hungare
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM42860 hungarlingva datenaro de muzeo