Tibor Bercsényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Bercsényi
Persona informo
Naskonomo Bercsényi Tibor Szilveszter László
Naskiĝo la  1-an de januaro 1901(nun 1901-01-01)
en Hungario Jászberény (Hungario)
Morto la 3-an de majo 1975
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo scenografo
vdr

Tibor Bercsényi [berĉEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plena nomo Bercsényi Tibor Szilveszter László estis hungara dekoraciisto.

Tibor Bercsényi [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1901 en Jászberény, li mortis la 3-an de majo 1975 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Bercsényi akiris diplomon en Industriarta Altlernejo, poste inter 1921-1927 li apartenis al Reĝa Operejo de Budapeŝto apud Jenő Kéméndy. Inter 1930 kaj 1939 li laboris eksterlande (Hungara Teatro de Košice, Slovaka Nacia Teatro (Bratislavo), Prago, Vieno). Hejmenveninta li laboris en diversaj teatroj (Operetoteatro (Budapeŝto), Gaja Teatro), krome li partoprenis en fondo de filma produktejo kun ĉefo de Emil Martonffy. Li faris ankaŭ filmajn dekoraciojn. Post la 2-a mondmilito li faris dekoraciojn al Teatro Belvárosi, Teatro Madách, Teatro Magyar, Teatro Ifjúsági, Teatro József Attila, Operetoteatro (Budapeŝto), Teatro Csokonai (Debrecen), Teatro de Kecskemét. Li pensiuliĝis en 1961.

Elektitaj teatraj dekoraciaj laboroj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj dekoraciaj laboroj[redakti | redakti fonton]

  • A cigány (1941)
  • Egy bolond százat csinál (1942, kun Imre Sőrés)
  • Kerek Ferkó (1943, kun Imre Sőrés)
  • A színház szerelmese (1944, kun Mátyás Varga)

Lia kontribuo[redakti | redakti fonton]

  • Díszlettan (1954, manuskripto, lernolibro por dekoraciistoj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.