Tibor Melczer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Melczer
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1879 (1879-05-05)
en Békéscsaba
Morto 2-an de julio 1936 (1936-07-02) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr

Tibor Melczer [melcer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Melczer Tibor estis hungara inĝeniero, profesoro.

Tibor Melczer [1] naskiĝis la 5-an de majo 1879 en Békéscsaba. Li mortis la 2-an de julio 1936 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Melczer akiris diplomon en teknika universitato en Vieno, poste li denove faris ekzamenon por la diplomo en Reĝa Teknika Universitato József en 1900. Li havis invitojn por instrui en ambaŭ universitatoj, fine li elektis la hungaran universitaton. Post jaroj li edziĝis, li forlasis la instruadon kaj li ricevis postenon apud Vieno en flughaveno. Li spertiĝis pri flugmaŝinoj, sed li interesiĝis ankaŭ pri la samo en Hungario. Depost 1909 li hejmenvenis kaj daŭris la instruadon en universitato József [jOĵef]. Komence de la 1-a mondmilito li gvidis flugmaŝinaron ĉe Vieno, poste li estis ĉefinĝeniero en fabriko pri flugmaŝinoj en Aszód. Liaj projektitaj flugmaŝinoj havis grandajn sukcesojn. Li laboris plu dum la Hungara Sovetrespubliko kune kun Aladár Zsélyi. En 1922 la fabriko estis detruita pro Traktato de Trianon, tial Melczer revenis al la universitato por instrui. Li estis nomumita privata profesoro en 1926, eksterordinara profesoro en 1932.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A nagy aeroplánok kérdése (1912) - kun Aladár Zsélyi
  • A sárkányrepülőgépek működésének és számításának alapelvei (1929)

Fontoj[redakti | redakti fonton]