Tibor Tarján

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Tarján
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1879 (1879-11-10)
en Békéscsaba
Morto 8-an de februaro 1945 (1945-02-08) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ornitologo
vdr

Tibor Tarján, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tarján Tibor estis hungara advokato, ornitologo.

Tibor Tarján [1] Arkivigite je 2016-12-26 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 10-an de novembro 1879 en Békéscsaba, li mortis la 8-an de februaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Tarján frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Szarvas, poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Scienca Universitato Ferenc József. Li akiris juran diplomon en Budapeŝto en 1908, sed jam dum la studentaj jaroj li interesiĝis pri la ornitologio. Li iĝis advokato, sed dum libertempo li faris pli riĉa muzeon en Békéscsaba, eĉ li estis ties fondinta membro en 1899. Li kolektis ovojn, eĉ el eksterlando kaj li donacis la la muzeo ankaŭ 59 remburitajn birdojn. Li mortis pro bombardado en Budapeŝto.

Elektitaj kontribuoj (ĉiuj ornitologiaj)[redakti | redakti fonton]

  • Bütykös ásólúd Békés megyében (1929-30)
  • Újabb adatok Békéscsaba vidékének madárvilágához (1935-38)
  • Az Ókígyósi-puszta vízi madarai 1930-40-ben (1939-42)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.