Tibor Tarnai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tibor Tarnai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tarnai Tibor estis hungara inĝeniero, arkitekto, matematikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1995, ordinara en 2001) de Hungara Scienca Akademio.

Tibor Tarnai [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1943 en Hatvan.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Tarnai frekventis teknikuniversitaton en Budapeŝto inter 1961-1966, poste li plulernis en Universitato de Budapeŝto inter 1967-1973. Post la diplomoj li eklaboris en konstruado de metroo, post jaroj en Szeged. Li doktoriĝis en 1977. Inter 1978-1991 li laboris en arkitekta instituto. En 1991 li doktoriĝis antaŭ la akademio. En la sekva jaro li estis nomita titulara profesoro, li profesoriĝis en 1993. Li esploris ankaŭ eksterlande en universitatoj de Usono, Britio, Japanio, Ĉinio. Li partoprenas en redaktado de fakrevuoj, ekzemple International Journal of Structural Stability and Dynamics. Li okupiĝis precipe pri stabileco kaj strukturoj. Li ricevis hungarajn kaj eksterlandajn premiojn inter 1988-2002.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Spherical Grids of Triangular Network (1971)
  • A Movable Pair of Tetrahedra (társszerző, 1989)
  • A szerkezeti mechanika és a társtudományok (1996)
  • Szerkezetek indifferens egyensúlyi állapotban (2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]