Tibor Urbán
Aspekto
Tibor Urbán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1974 en Pécs (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Adrienn Herczeg (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Tibor Urbán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Urbán Tibor estas hungara aktoro.
Tibor Urbán[1][2][3] naskiĝis en 1974 en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Urbán maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis aktoradon de Levente Moravetz. Ekde 1994 li estis membro de Nacia Teatro (Pécs) (escepte la jarojn 2010-2011). Kiel provinca aktoro, li malfacile ricevis filmajn rolojn. Li ricevis premiojn en 2003 kaj 2010. Lia edzino (same aktoro) naskis filon en 2013.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Vackor
- József Katona Bánk bán - Biberach
- Molière:
- Tartufo - lojalulo
- La Nobela Burĝo: - Covielle
- Ferenc Molnár: Ludo en la kastelo - Gál
- Henrik Ibsen: Nora - Krogstad
- Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno - Simeonov Piŝĉik
- Sándor Petőfi-Pongrác Kacsóh: János vitéz - Bartolo (kapogardisto)
- Bertolt Brecht: La Bonulo de Siĉŭano - Lin To
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Nekem lámpást adott kezembe az Úr Pesten (1998)
- Kalandorok (2008) - Trajan
- Piszkos munka (mallonga filmo, 2015)
Liaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Kisváros (serio, 1995-1996) - policoficiro
- Csaó bambínó (2005) - prizongardisto