Tibor Vér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tibor Vér
Persona informo
Naskonomo Wéber Tibor
Naskiĝo 11-an de majo 1899 (1899-05-11)
en Trstená
Morto 30-an de novembro 1957 (1957-11-30) (58-jaraĝa)
en Cincinnati
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo politikisto • maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Tibor VÉR, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vér Tibor estis hungara inĝeniero, politikisto, profesoro, membro Hungara Scienca Akademio. Lia origina familia nomo estis Wéber.

Tibor Vér [1] naskiĝis la 11-an de majo 1899 en Hungara reĝlando en Trsztena (nuntempa Trstená en Slovakio), li mortis la 30-an de novembro 1957 en Cincinnati.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tibor Vér akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1922. Dum la studentaj jaroj li estis unu el la gvidantoj de la dekstraj politikaj studentaj movadoj. Inter 1924 kaj 1936 li estis lektoro en la universitato, poste li estis subprezidanto (baldaŭ prezidanto) de la inĝeniera ĉambro. En 1942 li estis nomumita titulara eksterordinara profesoro kaj institutestro. Li estis ankaŭ membro en la supera ĉambro. En 1944 li estis subministro de la ministerio pri industrio, poste li migris al nazia Germanio. En 1957 li translokiĝis al Usono.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az anyagvizsgálat néhány újabb problémájáról (1930)
  • Szerkezeti anyagok vizsgálata (1937)
  • Válogatott fejezetek az anyagvizsgálat köréből (1942)
  • Die Bruchgefahr in Koustruktionen des Maschinenbaues (1954)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.