Tidore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tidore
insulo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 0° 41′ N, 127° 25′ O (mapo)0.686389127.410831Koordinatoj: 0° 41′ N, 127° 25′ O (mapo) [+]
Alto 408 m [+]
Areo 116 km² (11 600 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Tidore (Indonezio)
Tidore (Indonezio)
DEC
Tidore
Tidore
Situo de Tidore

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tidore Island [+]
vdr

Tidore (indonezie Kota Pagar Alam) estas marhavena urbego en la samnoma insulo Tidore, en insularo Molukoj, en provinco Nordaj Molukoj en nordorienta Indonezio. Tidore konsistas el 8 distriktoj.

Haveno de Tidore

Geografio[redakti | redakti fonton]

La insulo Tidore situas okcidente de la pli granda insulo Halmahera. Sur la insulo Tidore la urbego mem situas laŭ la orienta marbordo, sur la insulo ankaŭ vulkanoj etendiĝas. Provinca ĉefurbo Ternato troviĝas nur 15, Manado 303, Sorong 458, Ambon 492, Kendari 746, Paluo 860, Balikpapan 1201, Kupango 1278, Jayapura 1514, Denpasar 1706, Surabajo 1853, Pontianak 2015, Semarang 2072, Jogjakarto 2115, Bandungo 2356, ĉefurbo Ĝakarto 2412, Palembang 2554, Bandar Lampung 2555, Batam 2603, Pekanbaru 2891, Medano 3213, Banda Aceh 3607 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Tidore estis la centro de spic-financita sultanlando, grava regiona politika kaj ekonomia potenco ekde la 15-a jarcento. Ĝi pasigis multon en la ombro de Ternato, alia sultanlando kun kiu ĝi havis dualisman rilaton. Islamo atingis Tidore ĉirkaŭ la malfrua 15-a jarcento. Tidore establis aliancon kun la hispanoj en la deksesa jarcento kaj Hispanio havis plurajn fortikaĵojn sur la insulo, dum la nederlandanoj havis fortikaĵon en Ternato. Antaŭ la hispanaj retiroj de Tidore kaj Ternato en 1663 la sultanlando estis nominale parto de la Hispanaj Orienthindiaj Insuloj, tamen samtempe estis unu el la plej fortaj ŝtatoj en la regiono. Post la hispana retiro ĝi daŭre rezistis rektan kontrolon de la Nederlanda Orienthinda Kompanio. Tidore longe restis sendependa ŝtato ĝis la malfrua dekoka jarcento. Tiutempe la ĉefa nederlanda politiko estis akiri la spicmonopolon. Fine en 1780 Tidore iĝis nederlanda vasalo, tamen poste longe okazis bataletoj de lokaj malkontentuloj. La britoj apogis la ribelantojn. Depost 1806 Tidore estis firma vasalo. La sultanlando estis aboliciita en epoko de Sukarno kaj reestablita en 1999.

Moskeo dum la kolonia tempo

Religio[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj plejparte sekvas la Islamon.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Tidore 2 universitatoj funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tidore havas trairan vojoj laŭ la marbordo kaj kelkajn malpli gravajn vojojn al interno de la insulo. En la urbego precipe busetoj kaj motorciklaj tricikloj trafikas. La plej proksima flughaveno funkcias en Ternato. La provinca ĉefurbo estas atingebla per pramo dum duonhoro aŭ per rapidŝipo dum 10 minutoj.

Fortikaĵo

Vididindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans