Tierra de Alba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tierra de Alba (Zamora))
Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.

Tierra de Alba (Tero de Alba) estas unu de la dek du naturaj komarkoj (comarcas naturales, naturaj areoj) de la provinco Zamoro, Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas en la centro de la provinco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas totalan loĝantaron de 1 712 personoj. La tradicia komarka ĉefurbo estas Carbajales de Alba. Ekde la mezo de la 19-a jarcento kaj ĉefe ekde la mezo de la 20-a jarcento okazis forta fenomeno de senloĝigo kun perdo de multaj loĝantoj pro elmigro al urbaj areoj, kio rezultis en tra malmulte loĝataj kaj multe maljuniĝintaj vilaĝoj, kaj en kelkaj okazoj en la kompleta senloĝigo de kelkaj.

Historie la komarko apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio. En la 13-a kaj 14-a la komarko apartenis al la Templanoj. La limoj estas markataj plejparte de naturaj elementoj, nome la riveroj Esla oriente, kaj Doŭro sude. Norde limas kun la komarko Tierra de Tábara kaj okcidente kun Aliste, formante kun tiuj du komarkoj la zonon de Aliste-Tábara-Alba. Ĝi estas formata de 25 loĝlokoj.

Tiu komarko, spite sia granda sento de identeco, kun similaj geografiaj, ekonomiaj, sociaj kaj historiaj trajtoj, ne disponas de la necesa jura rekono por sia administracia disvolviĝo, kio kondukis la koncernajn municipojn al organizado en municiparoj (mancomunidades), kiel nura jura formulo kiu ebligas al ili la plenumon de la administrado de kelkaj publikaj municipaj servoj.

Temas pri areo tre ligita al tradicia agrikulturo kaj brutobredado de vivtenado, kun konservo de tre forta heredo antropologia.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Municipo Areo Loĝantoj Duarangaj lojĝlokoj
Carbajales de Alba 53,4 634
Losacino 44,10 249 Castillo de Alba, Muga de Alba kaj Vide de Alba
Losacio 21,8 125
Manzanal del Barco 12,41 155
Olmillos de Castro 71,39 281 Marquiz de Alba, Navianos de Alba kaj San Martín de Tábara
Perilla de Castro 33,11 189
Santa Eufemia del Barco 52,18 218 Losilla kaj San Pedro de las Cuevas
Vegalatrave 18,57 114

Historio kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa enspezofonto estas nuntempe nutraĵa industrio el tradicia agrikulturo kaj brutobredado kaj ĉefe rura turismo: naturaj pejzaĝoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]