Tieso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ekonomia ĉambro

Tieso estas la kvina granda urbo de Senegalio kun loĝantaro de 237.849 (nombrado de 2002). Ĝi situas oriente de Dakaro ĉe la nacia strato N2 kaj ĉe la disbranĉiĝo de la fervojlinio Dakar–Niger (Dakar–Bamako resp. Saint-Louis). Tieso estas la ĉefurbo de la samnoma regiono Tieso.

La urbo krome estas fama pro sia tapiŝindustrio. Aparte pro tio oni establis en la jaro 1966 unu el la plej grandaj fabrikoj de la lando. Krome la urbo estas centro de la brutokomerco kaj viandoproduktado. La urbo estas kruciĝejo de la strata kaj rela trafikoj. En la regiono oni plejparte produktas rizon, maniokon, arakidojn, milion kaj fruktojn. En la proksima Palo oni ekspluatas aluminio-fosfaton, grava eksportaĵo por la lando.

En 1863 fondita kiel fortikaĵo, la urbo loĝigas nuntempe i.a. politeknikan altlernejon, muzeon kaj unu el la plej malnovaj, ankoraŭ funkciantaj kinejoj de Senegalio.

Inter 1947 kaj 1948 ĉi tie senegalaj fervojlaboristoj ribelis kontraŭ rasismaj laborkondiĉoj.

Ĝemelurboj

Tieso ekde 1965 ĝemelurbas kun tuniza Suso, ekde 1990 kun Solingen en Germanio samkiel ekde 1992 kun Caen en Francio.

Vidu ankaŭ