Tino (planlingvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tino, fasilinguomesoformo estas esperantido proponita de anonimulo ĉirkaŭ 2000. Ĝi estas reago kontraŭ naturalismaj projektoj.

La anonimeco de la aŭtoro estas por ke oni povu havi liberecon modifi la lingvon laŭvole, sen ia ajn aŭtoritato, kiu povus limigi la parolantojn. La Tino ankaŭ ne adoptas celojn, eĉ ne la lingvan egalrajton de la homoj.


Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

La alfabeto estas "a, b (v), c, d, e, f, g, h, i (y), j, k (q), l, m, n, o, p, r, s (z), t, u (w), x". Ĉiuj povas prononci ilin laŭvole. La konfuzo inter b/v, i/y kaj s/z, montras ke la anonima kreanto de Tino estas, plej eble, parolanto de hispana lingvo. Tiu ulo ŝajnas ne scii, ke en la portugala lingvo kaj la franca lingvo, ekzemple, c/s aŭ c/k havas la saman sonon (en la eŭropa hispana c/s reprezentas du malsamajn fonemojn); aŭ ke en la portugala kaj la pola lingvo, eblas la konfuzo inter L kaj U, ktp.

Kvankam la literoj sonu kiel en la "plejparto de lingvoj" (ĉefe la hispana) estas kelkaj reguloj:

  • C sonas /ĉ/;
  • H sonas /ĥ/, ne pronuncu /h/ (ĉi tiu sono ne ekzistas en la hispana);
  • J sonas /ĵ/, ne pronuncu /ĝ/ (ci tiuj sonoj ne ekzistas en la hispana, pro tio la anonimulo permesas prononci ĝin kiel la Y hispana, simile al /j/ sed pli forta);
  • Q sonas retropalatala;
  • X sonas /ŝ/;
  • Y sonas /j/;
  • W sonas /ŭ/;
  • Z oni povas prononci /s/ (vere, ĉu la hispana lingvo faras tion, kiel ne Tino?)


Morfosintakso[redakti | redakti fonton]

La morfosintakso pretendas korekti la "erarojn" de okcidentaj lingvoj. Pro tio, oni kreis la artikolon "isa" por antaŭigi la proprajn nomojn.

La pluralo kaj akuzativo estas laŭvolaj.

Specimeno[redakti | redakti fonton]

sur la mito de las inocentos dentro isa irakijo ou dentro isa afganijo: evidentamente, las jankanos intencan, basamente, proprar para suos la petrolo ei la gaso natura. las jankanos non esan inocentas ali. ma las irakanos tanpoko esn inocentas. itos apojin pasivamente ou aktivamente la diktatoreso fa isa sadamulo huseino. se itos havun refusatos aktivamente ou pasivamente kon forteso kuesa diktatoreso, non havun ekzistato la gero inter isa jankijo ei isa irakijo.

Traduko: Pri la mito de senkulpuloj en Irako aŭ en Afganio: evidente, la usonanoj intensas, baze, havigi al si la petrolon kaj la gaso natura. La usonanoj ne estas senkulpaj tie. Sed la irakanoj ankaŭ ne estas senkulpaj. Tiuj apogis pasive aŭ aktive la diktatorecon de Saddam Hussein. Se tiuj refuzis aktive aŭ pasive forte tiun diktatoreco, ne estis milito inter Usono kaj Irako.