Tinsukia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tinsukia
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 786125
Demografio
Loĝantaro 99 507  (2013) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 29′ N, 95° 22′ O (mapo)27.48916666666795.36Koordinatoj: 27° 29′ N, 95° 22′ O (mapo) [+]
Alto 116 m [+]
Tinsukia (Asamo)
Tinsukia (Asamo)
DEC
Tinsukia
Tinsukia
Situo de Tinsukia
Tinsukia (Barato)
Tinsukia (Barato)
DEC
Tinsukia
Tinsukia
Situo de Tinsukia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tinsukia [+]
vdr

Tinsukia, asame: তিনিচুকীয়া estas industria urbego en nordorienta Barato, en nordorienta parto de subŝtato Asamo, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto. La loknomo venis de triangula lago nomita Tinkonia.

Vojo en Tinsukia

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 Tinsukia havis 126 389 (laŭ Germanlingva Vikipedio 99 448) da loĝantoj kun legopovo de 70%, pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tinsukia situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 116 metrojn. Dibrugar troviĝas 43, limo de Arunaĉal-Pradeŝo 84, Ĝorhat 137, Itanagaro 174, Kohimo 235, Dimapur 258, subŝtata sidejo Dispur kun Guvahati po 382, Kolkato 889, tutlanda ĉefurbo Delhio 1781, Mumbajo 2482 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La historia nomo estis Benmara, samtempe ĝi estis sidejo de regno. La brita oficiala establo okazis en 1889. La trajno konstruita en 1884 multe helpis la ekonomian evoluon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉe Tinsukia estis elminita nafto jam en la 19-a jarcento. Rafinejo funkcias en la distrikto, krome oni trovis ankaŭ karbojn. La agrikulturo produktas ĉefe teojn.

Templo en Tinsukia

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Tinsukia vivas plej ofte hinduoj.

Strato en Tinsukia

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Tinsukia la oficiala lingvo estas la asama lingvo. Oni parolas hindie (32%), bengale (30%), asame (20%), krome en pluraj aliaj lingvoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Tinsukia situas en humida subtropika klimato (Cwa) kun influo de musono. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen tre ofte dum musono inter junio-septembro. La somera temperaturo varias inter 11-24 °C, vintre 11-24 °C.

Stacidomo en Tinsukia

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Tinsukia kuras 3 fervojaj linioj, 2 ĉefvojoj kaj sola flankovojo. La plej proksima enlanda flughaveno funkcias en Dibrugar.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bildoj pri Tinsukia
Vendejo
Kirko
Hotelo
Statuo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans