Tiraspolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ortodoksa preĝejo en Tiraspolo

Tiraspolo (de la grekaj vortoj Tiras "Dnestro" kaj polis "urbo") estas ĉefurbo de neagnoskita memproklamita ŝtato Ĉednestrio (Ĉednestria Moldava Respubliko). La internacia medio oficiale konsideras ĝin urbo en orienta Moldavio.

Loĝantaro

En la urbo loĝas 159 mil personoj (laŭ censo de la jaro 2004). Inter ili:

Historio

La urbo situas ĉe la rivero Dnestro. Ĝi estis fondita ĉe la fortikaĵo Sredinnaja, ekkonstruita laŭ speciala ordono de Aleksandr Suvorov en 1792 post akiro de la teritorio rezulte de rusa-turka milito.

Statuso de la urbo ekde 1795.

En la jaroj 1929-1940 Tiraspolo estis ĉefurbo de la Moldava Aŭtonoma Soveta Socialista Respubliko (en konsisto de sovetia Ukrainio). En la daŭro de la Dua mondmilito la urbo estis okupita de rumanaj trupoj (la 7-an de aŭgusto 1941), kaj tiam ĝi iĝis ĉefurbo de satelita rumana teritorio Transnistrio. Ĉirkaŭ 4 mil homoj estis mortigitaj en la urbo dum la okupado, inter ili 1,5 mil hebreoj. La 12-an de aprilo 1944 la urbon liberigis sovetia armeo.

Post la milito la urbo multe industriiĝis kaj kreskis, iĝinte la dua plej granda urbo de Moldavio post Kiŝinevo.

La 2-an de septembro 1990, responde al aliĝisma (al Rumanio) politiko de tiama moldava registaro, en la urbo estis proklamita Ĉednestria Moldava Respubliko, kiu restas ĝis nun neagnoskita de la internaciaj institucioj.

Eksteraj ligiloj

greke Tiraspol Times & Weekly Review greke Visit PMR greke Tiraspol