Tiszasas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiszasas [tisaŝaŝ] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en distrikto Kunszentmárton. La loknomo hungare signifas: Tiso-aglo, sed ne estas pruvo pri konekso de birdo kaj vilaĝo.

Stacidomo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Tiszasas situas sur ebenaĵo, laŭ la maldekstra bordo de Tiso, en angulo (duoninsulo), kiun formas Tiso kaj la enverŝa Körös. Post kanaligo de Tiso la rivero fluas iomete for de la vilaĝo. La vilaĝo havas flankan vojon kaj fervojon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 1348. En 1919 Tiszasas situis ĉe la fronto. La rumanoj okupis la regionon ĝis la Tiso. La hungaroj distranĉis digon de Tiso, la regiono estis inundita, sed la rumanoj restis. En 2006 okazis la plej granda ŝveliĝo de Tiso. Ĉiuj homoj defendis la digojn. Aro da ĵurnalistoj kaj raportistoj prezentis la heroan kaj sukcesan luktadon.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Tiszasas naskiĝis aktoroj László Gálfy kaj Éva Hotti.