Saltu al enhavo

Toblerone

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toblerone
registrita marko
food brand (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Dum 1908 - nekonata/nuntempe
Posedata de Mondelez International vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Reklamo de Toblerone, 1920-aj j.

Toblerone estas marko de ĉokolado, iam svisa, fondita de Theodor Tobler. Ĝi apartenas nun al la grupo Kraft Foods.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi konsistas el ĉokolado en formo de ortaj prismoj kun triangula bazo.

Tiu ĉokolado, produktata en Berne, estas vendata en 122 landoj. Ĝi enhavas ĉokoladon, nugaton, mielon kaj migdalojn.

Sur la kovrilo estas prezentita la Materhorno. La pintoj de tiu dolĉaĵo reprezentas la montaran identecon de Svisio.

Toblerone (1932).

Esperanto kaj Ido

[redakti | redakti fonton]

En 1908 la entrepeno Tobler kreis tabuletan ĉokoladon nomata "Espero"[1], la ĉokolado estis akompanata de ilustrita "jurnalo", sed tuj post kreis propagandon por Toblerono en Ido.

  • Laktoĉokolado (flava kartono)
  • Blanka ĉokolado (blanka kartono)
  • Nigra ĉokolado (nigra kartono)
  • Ĉokolado kun enhavo (blua kartono)
Esperanto reklamo por Tobler ĉokolado

La nomo devenas de Tobler kaj de torrone, itala vorto por nougat miela kun migdaloj. Theodor Tobler parolis Esperanton kaj Idon. Kelkaj fruaj reklamoj eldoniĝis Esperante[2] kaj Ide[3].

  • 1867: Jean Tobler malfermis unuan vendejon en Berne.
  • 1899: La postulo estis tiom granda, ke Jean Tobler decidis malfermi propran ĉokoladfabrikon. Kun siaj filoj li kreas la ĉokoladfabrikon Berne, Tobler & Cie.
  • 1908: La ĉokoladistoj Theodor Tobler (filo de Jean) kaj Emil Baumann inventas Toblerone-n.
  • 1969: Aperas nigra Toblerone.
  • 1973: Aperas blanka Toblerone.
  • 1995: Aperas Toblerone-etoj.
  • 1996: Aperas blua Toblerone.
  • 1997: Aperas ĉokoladetoj Toblerone.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Revuo Esperanto n36-37 15 aug 1908.pdf
  2. Tobler Swiss Chocolate in Esperanto
  3. Theodor Tobler. Arkivita el la originalo je 2011-06-06. Alirita 2013-09-04 .