Theodor Tobler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Theodor Tobler
Persona informo
Naskonomo Theodor Tobler
Naskiĝo 24-an de januaro 1876 (1876-01-24)
en Berno
Morto 4-an de majo 1941 (1941-05-04) (65-jaraĝa)
en Berno
Lingvoj Ido
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo entreprenisto • idisto
vdr

Theodor Tobler (naskiĝis la  24-an de januaro 1876(nun 1876-01-24) kaj mortis la 4-an de majo 1941 en Berno) estis svisa ĉokolado-entreprenisto kaj kreinto de la firmao Toblerone.

La gepatroj de Tobler venis el apencela vilago al Berno en 1867, kie lia patro, Jean Tobler (1830-1905) malfermis ĉokolad-vendejon. Theodor estis sendita al la plej bona lernejo de la urbo por akiri amikecon kun la plej riĉaj kaj influpovaj familioj. Anstataŭe oni trovis lin vilaĝa simplulo. Tiu amara sperto kaŭzis, ke Theodor ekdeziris memstare atingi sukceson.

En 1899 Jean fondis fabrikon, kiun en 1900 transprenis lia filo. Ok jarojn poste Theodor Tobler kun kuzo Emil Baumann por la unua fojo produktis ĉokoladaĵon, kiu famigis lian firmaon: triangulan briketon el ĉokolado, mielo kaj nugato. La nomo Toblerone estas vortludo el la familia nomo de Tobler kaj la itala vorto torrone, kiu signifas miel-migdalan nugaton[1].

Tobler estis konvinkita internaciisto, kiu deziris plibonigi la mondon konstruante pontojn inter la popoloj. Li revis pri tutmonda valuto. Post kelka interesiĝo pri Esperanto Tobler okupiĝis pri la lingvo Ido kaj iĝis fervora idisto. La lingvo estis uzata en kolekteblaj kartetoj enmetataj en la ĉokoladojn.

Ekde 1902 Tobler estis framasono kaj estis membro de la loĝio Zur Hoffnung en Berno[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]