Tokamako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tokamako estas instalaĵo, kiu kapablas kunteni grand-temperaturan plasmon en magneta kampo, estigitan per toroforma elektromagneto. La plasmo povas atingi la temperaturon de 100 milionoj °C kaj ŝvebas en la tokamaka interno. Ĝi estas ĝis nun la plej sukcesa instalaĵo de la magneta kuntena fuzio. La magneta geometrio konsistas el helicaj fortolinioj, irantaj sur toroidaj magnetaj surfacoj, plektiĝantaj unu kun la alia.

La vorto tokamako estas laŭlitera transskribo de la rusa токамак, kiu estas mallongigo de тороидальная камера в магнитных катушках (toroidalnaja kamera v magnitnih katuŝkah) (en Esperanto: tora kamero en magneta rulaĵo).

La ellaboro de tokamak estas ligita al sovetiaj fizikistoj Igor Tamm kaj Andrej Saĥarov.

Gravaj tokamakoj[redakti | redakti fonton]

  • JET - Eŭropa esplora tokamako
  • ITER – internacia eksperimenta tokamako; supozata kiel la unua liveri pli multe da energio ol ĝi bezonos por sia funkciado

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]