Tolima kolombo
Aspekto
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Leptotila conoveri | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Tolima kolombo (Leptotila conoveri) estas granda specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi estas endemio de Kolombio. Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj paŝtejoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. La nomo derivas el la kolombia Departemento Tolimo.

Temas pri grizeca kolombo kun pli blueca krono, rozkoloraj nuancoj en brusto kaj pli malhelaj flugiloj. La beko estas nigreca kaj la piedoj ruĝaj.
La Tolima kolombo estas monotipa.[1] Ĝi estas tre proksime rilata al la grizbrusta kolombo (Leptotila cassinii) kaj al la okraventra kolombo (Leptotila ochraceiventris), kaj eble ĝi formas superspecion kun ili.[2]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Del Hoyo, J., Elliot, A. & Sargatal, J. (Herausgeber) (1997). Handbook of the Birds of the World. Volume 4: Sandgrouse to Cuckoos. Lynx Edicions. (ISBN 8487334229):S. 171
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gill, F.; Donsker, D.; Rasmussen, P. (July 2021). "IOC World Bird List (v 11.2)". Alirita la 14an de Julio, 2021.
- ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Aŭgusto 2021. A classification of the bird species of South America. American Ornithological Society. [1] Alirita la 24an de Aŭgusto, 2021
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet.[rompita ligilo]
- Leptotila conoveri en IUCN Red List of Threatened Species
|