Tolnanémedi
Aspekto
| Tolnanémedi | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 7083 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 918 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 42 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 46° 43′ N, 18° 29′ O (mapo)46.7154118.47572Koordinatoj: 46° 43′ N, 18° 29′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 21,96 km² (2 196 ha) [+] | ||
| Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Tolnanémedi estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Tamási.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 22 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.7152/18.4759
- Loĝantaro: 1040 (2015)
- Poŝtkodo: 7083
- Telefonprefikso: 74
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Dombóvár . Simontornya troviĝas 7, Tamási 18, Siófok 40, Szekszárd 70 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko, oni trovis riĉajn objektojn el tiu epoko. La unua mencio devenis el 1324. En 1879 la fervojo portis prosperon. Komence de la 20-a jarcento ekfunkciis muelejo, brikouzino kaj kanabouzino. La vilaĝo ricevis kurenton en 1942. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo, el la 19-a jarcento
- katolika preĝejo
- luterana preĝejo




