Tomíkovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomíkovice
germane Domsdorf
vilaĝo
Monumento al viktimoj de la 1-a mondmilito
Oficiala nomo: Tomíkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Žulová
Historia regiono Silezio
Montaro Žulova montetaro
Transporto Fervojlinio 295
Domoj 84 2010
Rojo Vidnavka
Situo Tomíkovice
 - alteco 326 m s. m.
 - koordinatoj 50° 19′ 35″ N 17° 06′ 17″ O / 50.32639 °N, 17.10472 °O / 50.32639; 17.10472 (mapo)
Katastro 6,12 km² (612 ha) Tomíkovice
Loĝantaro 163 (2021)
Denseco 26,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1291
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 56
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tomíkovice
Portalo pri Ĉeĥio

Tomíkovice (germane Domsdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Žulová. Ĝi troviĝas proksimume 2 km norde de Žulová laŭlonge laŭ ŝoseo al Vidnava, sur malsupra fluo de rojo Skorošický potok antaŭ enfluejo ĝis rivereto Vidnavka. Vivas ĉi tie 163 loĝantoj (2021).

Tomíkovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 6,12 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Tomíkovice estas unuafoje menciata en la jaro 1291 en fonto rilatanta al jaroj 1266-1268. Ĝi estiĝis en paso de tiama koloniigo de regiono ĉirkaŭ Jeseník fare de vroclavaj episkopoj kaj ĝi estas nomita verŝajne laŭ sia lokumisto de nomo Tomáš aŭ alie Tomík. La latina (Dominici villa) kaj la germana (Dominiksdorf, Domsdorf) nomoj evidente ne estas devenaj. En lokoj de Tomíkovice estas al la jaro 1284 menciita ankaŭ vilaĝo Hlinná (Glinna), kiu verŝajne pli poste unuiĝis kun Tomíkovice.

Tomíkovice estis ekde fino de la patrimonia administrado en la jaro 1850 memstara municipo ĝis la jaro 1960, kiam ĝi estis alligita al Skorošice. Komune kun Skorošice ĝi fariĝis ekde la 1-a de januaro 1976 konsisto de Žulová. Skorošice en la jaro 1990 denove memstariĝis de ĝi, sed Tomíkovice restis ĉe Žulová.

Al Tomíkovice apartenas ankaŭ malgranda domaro Žlíbek (ger. Schlippengrund aŭ nur Schlippe), estiĝinta fine de la 18-a jarcento ĉe muelejo de Schlippe sur rivereto Vidnavka. Komence de la 19-a jarcento estis en ĝi kvin domoj.

Evoluo de nombro de loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Nombro de loĝantoj de Tomíkovice laŭ kalkulado aŭ aliaj oficaj registroj:

Jaro 1836 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1939 1947 1950 1961 1970 1980 1991 2001
Nombro de loĝantoj 604 665 640 605 642 614 652 708[p 1][p 2] 749 349 302 352 314 263 233 246[p 3]
  1. el tio: Tomíkovice 644, Žlíbek 64
  2. el tio: 6 ĉeĥoslovakoj, 696 germanoj; 706 rom. kat., 1 sen konfesio.
  3. el tio: Tomíkovice 236, Žlíbek 10

En Tomíkovice estas registritaj 84 adresoj, 76 daŭraj objektoj kaj 8 refreŝigejaj aŭ dumtempaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 70 domoj, el tio 62 daŭre loĝataj.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]