Tombeja kapelo de Oroszló

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tombeja kapelo (Oroszló)
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Oroszló
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La tombeja kapelo estas historia monumento en vilaĝo Oroszló (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La malgranda vilaĝo Oroszló estis menciita unuafoje en 1402. Oni supozas, ke tiam jam ekzistis kirko Sankta Mikaelo laŭ la kutimoj ĉe la tombejo ekde la 13-a jarcento. Depost dominado de turkoj oni konstruis jam ordinaran preĝejon en alia loko de la vilaĝo, la malnova funkcias plu jam kiel tombeja kapelo. Ĝi estis trakonstruita. La konstruaĵo travivis unue barokan, poste romantikan trakonstruojn. La lasta renovigo okazis en la frua 21-a jarcento.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preskaŭ kuboforma kapelo situas en la tombejo. La fasado estas simetria, meze la enirejo estas videbla. Post la fasado etendiĝas la supozata rektangula absido de la iama kirko. La kuboformo estas kovrita per ŝela tegmento. La sola fenestro situas en la dekstra flanko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.