Tomorrowland

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tomorrowland estas unu el la plej grandaj festivaloj de elektronika muziko en la mondo, organizita ĉiujare (ekde 2005) en la belga urbo Boom (16 km sude de Antverpeno kaj 30 km norde de Bruselo), sur 16 podioj situantaj sur areo de 75. hektaroj. En 2008, la nombro de vizitantoj kreskis ĝis 50.000 personoj kaj 100 DJs kiu markis la transiron al evento de internacia skalo. En 2010 la nombro de vizitantoj superis 120.000 homojn. Ekde 2011, la festivalo daŭras 3 tagojn, superante 180 000 vizitantojn, kaj en 2012 la nombro de vizitantoj superis 200 000 homojn [1] .Inter la plej famaj diskistoj (DJ) kiuj ludigis la muzikon dum la festivalo troviĝis interalie David Guetta, Nicky Romero, Swedish House Mafia[2],

La jutuba kanalo de Tomorrowland havas 37,4 milionojn da vidoj kaj pli ol 250,000 ŝatojn en aŭgusto 2015 kaj pli ol 7,2 milionojn da abonantoj en septembro 2018. [3]

Aviadilo de Brussels Airlines en la flughaveno de Manchester kun varbado por la festivalo Tomorrowland.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vizitat: Tomorrow Land
  2. Oficiala retejo de Tomorrowland, arkivita de la originalo Arkivigite je 2012-08-16 per la retarkivo Wayback Machine, la 7-an de februaro 2019.
  3. YouTube

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Oficiala retejo de Tomorrowland

Tomorrowland-kanaolo en YouTuber