Tomáš Verner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomáš Verner
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1986 (1986-06-03) (37-jaraĝa)
en Písek
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Faculty of Physical Education and Sport, Charles University
Familio
Edz(in)o Tammy Sutan
Amkunulo Lucie Vondráčková
Okupo
Okupo arta sketisto • figure skating choreographer • sporta trejnisto
TTT
Retejo http://www.tomasverner.com
vdr

Tomáš VERNER (naskiĝis la 3-an de junio 1986 en Písek) estas ĉeĥa artsketisto trejnanta sub gvido de Vlasta Kopřivová kaj Michael Huth.

Printempe 2009 li okupis la 1-an lokon kaj en 2010 la 3-an lokon de la monda artsketa ranglisto [1].

Li estas sesobla ĉeĥa ĉampiono (2002-2004, 2006-2008).

La plej granda ĝisnuna sporta sukceso de Tomáš Verner estas akiro de ora medalo en Eŭropa ĉampioneco pri arta sketado 2008 en Zagrebo, per kio li daŭrigis arĝentan sukceson el Varsovio en 2007. Atinginte 232,67 poentojn li superis svison Stéphane Lambiel kaj la trian francon Brian Joubert.

Dum Eŭropa ĉampioneco 2007 li prezentis mallongan programon kun muziko Tokato kaj fugo d minora de Johann Sebastian Bach. Li lotumis numeron 32 kaj startis la mallongan programon kiel la lasta. Antaŭecon al la plej granda favorato – franco Brian Joubert (monda ĉampiono 2007) – tamen post libera programo li ne retenis, i.a. pro falo dum kvarobla toeloop, kaj dank’ al tria plej bona libera programo (post Joubert kaj belgo Kevin Van Der Perren) li okupis en kompletaj rezultoj la duan lokon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

[1] Rezultoj de ISU (Internacia Artsketa Unio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]