Tongo en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportista teamo de  Tongo en la Olimpikoj ekde la jaro 1984 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 11 someraj eldonoj de la sporta evento.

Pita Taufatofua, tonga tekvondisto en 2016 kaj skikuristo en 2018

En vintraj olimpikoj nur dufoje estis tongaj partoprenantoj: en 2010 la tongano Fuahea Semi, kiu longe trejniĝis en vintra Germanio kun la ormedala germana kvaropa teamo de bobado, aliĝis pri unuopa bobado, sed malgraŭ la sukcesaj kuntrejnantoj en 2010 ne kvalifikiĝis, en 2014 tamen jes, sed ankaŭ tie ne sukcesis konkurse. Sekve elektiĝis sportema tekvondisto de la tonga teamo de la somera Olimpiko 2016 por reprezenti Tongon en la vintra Olimpiko 2018 - en skikurado. Tia plurdisciplina konkursado memorigas pri la plej unuaj olimpikoj, kie ofte sportemuloj konkursis en du aŭ pli da disciplinoj.

La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte unu medalon: Temis pri arĝenta medalo de la boksisto Paea Wolfgramm, infano de konata german-tonga familio el la 19-a jarcento, en la somera Olimpiko 1996.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]