Toril y Masegoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toril y Masegoso
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44123
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 33  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 14′ N, 1° 31′ U (mapo)40.2335124-1.51288953599Koordinatoj: 40° 14′ N, 1° 31′ U (mapo) [+]
Alto 1 490 m [+]
Areo 30,674381 km² ( 306 7.4 381 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Toril y Masegoso (Provinco Teruelo)
Toril y Masegoso (Provinco Teruelo)
DEC
Toril y Masegoso
Toril y Masegoso
Situo de Toril y Masegoso
Toril y Masegoso (Hispanio)
Toril y Masegoso (Hispanio)
DEC
Toril y Masegoso
Toril y Masegoso
Situo de Toril y Masegoso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Toril y Masegoso [+]
vdr

Toril y Masegoso [toRIL imaseGOso] estas vilaĝoj kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín. La municipo inkludas la loĝlokojn Toril (16 loĝantoj, INE 2016) kaj Masegoso (14 loĝantoj, INE 2016). La kerno de Masegoso estas sur 1515 msm kaj tiu de Toril je 1490 msm.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 50 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj kaj transmigra brutobredado de ŝafoj. Toril y Masegoso estas unu el la plej sudokcidentaj municipoj de la regiono.

Toril y Masegoso estas sur tre montara areo, tre malfacile komunikebla laŭ la regiona ŝoseo A-1703 norden al Terriente kaj laŭ la regiona ŝoseo A-1513 tra Valdecuenca kaj Bezas oriente al Teruelo.

La municipo estas formata de du loĝlokoj, nome la kernoj de Toril kaj de Masegoso pli okcidente kaj laŭ montara ŝoseo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Maseoso.
La preĝejo de Toril.

La originoj de la loĝlokoj estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro fare de navaranoj.

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Moscardón, Terriente kaj la ĉirkaŭaj loĝlokoj ekformis parton de la komunumo Sesma de Jabaloyas en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis ĝis nunaj 36 loĝantoj.

Altiraĵoj estas la preĝejoj, popola arkitekturo, naturaj lokoj, fontoj, pinaroj; kaj rivera fiŝkaptado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]