Torre de las Arcas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torre de las Arcas
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44709
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 51′ N, 0° 43′ U (mapo)40.8420572-0.71826619999999Koordinatoj: 40° 51′ N, 0° 43′ U (mapo) [+]
Alto 945 m [+]
Areo 37 km² (3 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torre de las Arcas (Provinco Teruelo)
Torre de las Arcas (Provinco Teruelo)
DEC
Torre de las Arcas
Torre de las Arcas
Situo de Torre de las Arcas
Torre de las Arcas (Hispanio)
Torre de las Arcas (Hispanio)
DEC
Torre de las Arcas
Torre de las Arcas
Situo de Torre de las Arcas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torre de las Arcas [+]
vdr

Torre de las Arcas [TOre delaSARkas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La loknomo Torre de las Arcas estas etimologie komprenebla en hispana kiel Turo de la Kofroj, kaj simbole en la municipa blazono aperas du kofroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 86 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, alirebla laŭ la loka vojo TE-V-1334, kiu ligas kun la nacia ŝoseo N-211 en Castel de Cabra. Krome oni povas aliri al Obón laŭ la loka vojo VF-TE-48. La altitudo de la loĝloko estas de 945 msm.​ Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo sur la nordorienta deklivaro de la Sierra de San Just. La rivero kiu trafluas la teritorion estas Cabra, apartenanta al la baseno de la rivero Martín.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Torre de las Arcas oni malaltiĝis ĝis nunaj 25 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, la kastelo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]