Torrijo de la Cañada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torrijo de la Cañada
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50217
Demografio
Loĝantaro 201  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 1° 52′ U (mapo)41.472777777778-1.8736111111111Koordinatoj: 41° 28′ N, 1° 52′ U (mapo) [+]
Alto 725 m [+]
Areo 74,572971 km² ( 745 7.2 971 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrijo de la Cañada (Provinco Zaragozo)
Torrijo de la Cañada (Provinco Zaragozo)
DEC
Torrijo de la Cañada
Torrijo de la Cañada
Situo de Torrijo de la Cañada
Torrijo de la Cañada (Hispanio)
Torrijo de la Cañada (Hispanio)
DEC
Torrijo de la Cañada
Torrijo de la Cañada
Situo de Torrijo de la Cañada

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrijo de la Cañada [+]
vdr

Torrijo de la Cañada [toRIĥo delakaNJAda] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Torrijo de la Cañada estas etimologie komprenebla kiel Tureto de la Brutovojo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo: malsupre, ponto; meze, domoj; supre, vinkeloj.

Torrijo de la Cañada estas municipa teritorio en la nordo de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Bijuesca norde kaj Villalengua sude.

La loĝloko Torrijo de la Cañada mem estas je 106 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 725 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Manubles.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de Torrijo estas antikva, kiam ĝi estis konata kiel Termes kaj Turriga. Tie okazis epizodo rakontita de la historiisto Apiano protagonizita de la prokonsulo Kvinto Pompeo en la jaro 137 a.K., ene de la keltiberaj militoj kiam venkinte Numantion, iris kontraŭ la urbo Termes, kie li perdis 700 homojn.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon el islamanoj en la 12-a jarcento kadre de la konkero de Calatayud.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Torrijo de la Cañada kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 204 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Aliaj altiraĵoj estas la gotika preĝejo de la Virgulino, la renesanca de Sankta Johano, la ponto, la restaĵoj de la kastelo, la ermitejo-rigardejo el deklivo de iamaj vinkeloj (nun amikarejoj), krucmonumentoj, restaĵoj de aliaj ermitejoj, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]