Apiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Apiano la Aleksandria (helene Ἀππιανός Ἀλεξανδρεύς; naskiĝis ĉirkaŭ 95 p.K., mortis post 170) estas romia historiisto de greka origino, kiu skribis en greka lingvo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oni scias tre malmulte pri vivo de Apiano. Li vivis en tempo de imperiestroj Trajano, Hadriano kaj Antonino Pia. Komence Apiano okupis altan ŝtatan postenon en Egipto, poste li iĝis romia civitano kaj aliĝis al stato de kavaliroj (equites). Poste Apiano estis advokato en Romo.

"Romia historio" de Apiano[redakti | redakti fonton]

Strukturo de la verko[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ en 160-aj kaj 170-aj jaroj Apiano verkis greke la "Romian historion" (helene Ῥωμαϊκά / Ῥομαϊκὴ ἱστορία), kiu ampleksis periodon de antikva tempo ĝis lia epoko. Tie li priskribis historion de diversaj teritorioj antaŭ ilia aldono al Romio, laŭ etna principo kaj laŭ sinsekvo de iliaj aneksoj. Apiano verkis entute 24 librojn, sed ĝis nuna tempo oni konservis plene nur la librojn 6-8 kaj 12-17. Krome, oni konservis fragmentojn de diversa grando, kiuj estis faritaj en mezepoka Bizancio. Oni ankaŭ konservis la antaŭparolon, kiun skribis Apiano.

La listo de libroj de "Romia historio" (diklitere la plene konservitaj libroj, kursive la perditaj libroj):

  • I — «Reĝa» (helene Βασιλική)
  • II — «Italia» (helene Ἰταλική)
  • III — «Samnita» (helene Σαμνιτική)
  • IV — «Gaŭla» («Kelta») (helene Κελτική)
  • V — «Sicilia kaj insula» (helene Σικελικῆ καὶ νησιωτική)
  • VI — «Hispania» (helene Ἰβηρική)
  • VII — «Hanibala» (helene Ἁννιβαϊκή)
  • VIII — «Libia, Kartaga kaj Numidia» (helene Λιβυκή, Καρχηδονιακή καὶ Νομαδική)
  • IX — «Makedonia kaj Iliria» (helene Μακεδονική καὶ Ἰλλυρική)
  • X — «Greka kaj Ionia» (helene Ὲλληνική καὶ Ἰωνική)
  • XI — «Siria kaj Parta» (helene Συρική καὶ Παρθική), oni opinias ke la "parta" parto estis kompilita kaj aldonita en mezepoko
  • XII — «Mitridata» («Milito kontraŭ Mitridato») (helene Μιθριδάτειοζ)
  • XIII-XVII — «Internaj militoj» (helene Ἐμφυλίων α-ε)
  • XVIII-XXI — «Egipta» (helene Αἰγυπτίων α-δ), Fotio registris varianton (helene Ἐμφυλίων ζ-θ)
  • XXII — «Jarcento» (helene Ἑκατονταετία)
  • XXIII — «Dakia» (helene Δακική)
  • XXIV — «Arabia» (helene Ἀράβιοζ)

Influo de Apiano kaj lia scienca valoro[redakti | redakti fonton]

Oni interesiĝis aktive pri Apiano en bizanca epoko. Evagrio la Skolastikulo restigis opinion pri Apiano kaj aprezis lin samkiel Dionision la Halikarnasan, Polibion kaj Arianon. En mezo de la 15-a jarcento Pietro Kandido Decembrio tradukis librojn de Apiano en latinan lingvon. En 1477 oni eldonis lin unuafoje en Eŭropo; la traduko disvastiĝis larĝe. Johann Schweighäuser faris en 1785 la unuan plenan eldonon de Apiano.

Apiano estis kritikita multafoje en la 19-a jarcento pro ia distordo de faktoj. Laŭ Eduard Schwartz, Apiano estis "altranga diletanto, kiu alternigis skribadon kaj agadon kiel fiska advokato kaj prokuratoro". Male, Marx kaj Engels aprezis Apianon. Engels skribis: "El antikvaj historiistoj, kiuj priskribis lukton, okazintan en sino de Romia respubliko, nur Apiano diras al ni klare kaj kompreneble, pro kio oni kondukis ĝin: pro tera propraĵo".

La 5 libroj de "Internaj militoj" estas speciale valoraj por historiistoj, ĉar ili estas la nura konservita kohera rakonto de agado de fratoj Grakoj ĝis morto de Seksto Pompeo (37 a.K.). Tamen, kelkaj faktoj de Apiano varias kontraŭ informo de aliaj fontoj – ĉefe nomoj, datoj, sekvoj de eventoj kaj geografiaj detaloj. Estas eblaj eksplikoj: Apiano penis krei koheran bildon de eventoj, aŭ li uzis aliajn verkojn sen sufiĉa koherado, aŭ li uzis unu aŭtoron, kies informo jam estis malĝusta.

Fontoj de Apiano[redakti | redakti fonton]

Kutime oni kalkulas Gajo Azinio Polio kiel ĉefan fonton de "Internaj militoj" (lia "Historio", verkita en latina lingvo, ne estis konservita). La nederlanda historiisto Johan Wijnne eldiris ĉi tiun penson unuafoje en 1855.

Apiano menciis en sia verko ankaŭ membiografion de Oktaviano Aŭgusto, oficialajn dokumentojn, pamfletojn de tempo de la internaj militoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]