Torto Sankta Honorato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torteto Saint Honoré - unupersona porcio

La torto Sankta Honorato (france Saint-Honoré) estas plado el la franca kuirarto nome torto kiu prenas sian nomon de la patronsanktulo de la francaj kukistoj Honorato de Amieno (Saint-HonoréHonoratus episkopo de  Amieno en la sesa aŭ sepa jarcento)[1].

Oni rakontas, ke ĝi estis kreita en 1846 de la kukisto Chiboust en sia bakejo lokita en Parizo en la strato Rue Saint-Honoré[2].

Ĉi tiu dolĉaĵo konsistas el bazo de foliigita pastomurbo, ornamita en ĝia ekstera parto kun serio da profiteroloj, ligitaj al la bazo de la kuko per karamelokremo. La centra parto de la kuko estas plenigita el kremo chiboust (speciala kremo senpezigita per meringo).[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]