Saltu al enhavo

Sukerbakejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la fajnbakejo Gloppe ĉe la Avenuo de la Elizeaj Kampoj, pentraĵo de Jean Béraud, 1889

Sukerbakejo (konvena nomo en Esperanto por la germana Konditorei kaj franca ConfiseriePâtisserie mankas) estas metiista entrepreno, kiu faras fajnajn kaj dolĉajn bakaĵojn. Plej ofte la produktoj estas vendataj en propra vendejo. Multaj sukerbakejoj ankaŭ praktikas hejmecajn kaj elegantajn kafejojn en kiuj la gastoj povas gustumi la dolĉaĵojn, kafon aŭ aliajn trinkaĵojn, glaciaĵojn k.t.p.. La profesio nomiĝas sukerbakistokukisto.

La produktoj de la sukerbakisto estas: tortoj, kukoj. pralinoj kaj glaciaĵoj. Trunkkuko estas la tradicia simbolo de tiu metio

sukerbakisto ĉe laboro
oferto de sukerbakaĵo en itala fajnbakejo en Perugia
bakistoj de spickukoj ĉirkaŭ 1520

Konataj sukerbakejoj

[redakti | redakti fonton]

Svislando

[redakti | redakti fonton]
  • Bern
    • Philippe Suchard en Berno kaj Neuenburg
    • Rodolphe Lindt
    • Chocolat Tobler (historia, vidu la ĉokoladon Toblerone
  • Broc FR
    • hodiaŭ Maison Cailler
  • Courtelary
    • Chocolats Camille Bloch
  • Lucerno
    • Confiserie Bachmann, Niederberger kaj Sutter
    • Konditorei Heini kaj Hug
    • Max Chocolatier de Fabian Rimann
  • Schwyz
    • Max Felchlin AG
  • Zuriko
    • Confiserie Sprüngli
    • Camille Studer, inventisto de la "Luxemburgerli"
    • Conditorei Schober
      • Adolf Teuscher en Zürich, inventisto de „Champagne Truffes“ [1]
  • Budapeŝto
    • Café Gerbeaud de Emil Gerbeaud fondita en 1858.
    • Konditorei Ruszwurm
  • Alberic Guironnet en Tain-l'Hermitage
  • Pierre Hermé, konata pro sia rozmakronoj
  • Confisserie Stohrer, la plej malnova sukerbakejo en Parizo, ekde 1730, kun la specialaĵoj Puis d'amour kaj Baba au rhom

Esperanto kaj sukerbakejo

[redakti | redakti fonton]

En la germana urbo Bergisch Gladbach, urboparto Bensberg ekzistas la sukerbakista majstro Hermann Kroppenburg, kiu parolas Esperanton. La kafejo havas multajn informilojn (menukartojn kaj informilojn) en Esperanto. Vidu:

Tie oni ankaŭ trovas kelkajn esperantlingvajn tekstojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]