Trunkkuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
trunkkuko

La trunkkuko estas kuko bakita ĉe malferma flamo kaj kiu konsistas el diversaj tavoloj. Ĝi estas nomata la „reĝo de la kukoj“. [1] Ĝi estas la tradicia simbolo de sukerbakisto.

Farado[redakti | redakti fonton]

farado de trunkkuko: surmeto de ĉokoladkovraĵo
pintoj de trunkkuko
la bone videblaj „arboringoj“ ĉe fortranĉita kukpinto
la "aerboringoj" estas bone videblaj

La ingrediencoj de trunkkuka pasto estas butero,ovoj, sukero vanilo, salo kaj faruno. Bakpulvoro ne estas permesabla. La poporcioj de faruno, butero kaj ovojdevas est minimume 1:1:2, tio signifas ke po 100 g faruno oni aldoniĝu minimume 100 g butero kaj 200 g kompletovo. [2] Mielo kaj alkoholo (ekzemple rumo) estas aldoneblaj pro iliaj aromoj, same nuksoj, marcipano kaj nugato. La baza recepto ĉiam estas sama.

La origina trunkkuko estas bakata potavole ĉe turnanta stango (nomata bakaĵcilindro) . Pli frue tio bakado okazis super fajro. Hodiaŭ ekzistas specialaj bakaparatoj, kiu estas hejtataj elektrike. La pastaĵo estas surmetita en ĉirkaŭ 10 ĝis 20 unuopaj tavoloj kaj bakataj unu post la alia. La aldonado de tavolo okazas per trempado de la bakaĵcilindro en la paston. Per tiu metodo oni ricevas kukon, kiu aspektas interne kiel la jarringoj de arbo. Tial en multaj lingvo la kuko nomiĝas „arbokuko“.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde kiam oni faras trunkkukon ne estas precize konata. Jam en mezepoko ekzistis panoj, kiujn estis bakataj sur stango kaj rostita sur fajro. La unua recepturo ekzistas en itala kuirlibro de 1426. [1]

Trunkkuko estas tradicia specialaĵo en Litovio (litova esprimo estas šakotis). Ankaŭ en la polaj regionoj Podlaĥio kaj Mazurio) la specialaĵo estas bone konata kaj ŝatata. [3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Irene Krauß, Chronik bildschöner Backwerke, Stuttgart 1999, S. 184 ff.
  2. Downloadseite des BMELV: Leitsätze für Feine Backwaren
  3. Detlef Horenburg: Leckerei vom Stock, Mitteldeutsche Zeitung, abgerufen am 12. Dezember 2011

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Irene Krauß: Chronik bildschöner Backwerke. Stuttgart 1999

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]