Tosos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tosos
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50154
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 163  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 19′ N, 1° 4′ U (mapo)41.316111111111-1.0708333333333Koordinatoj: 41° 19′ N, 1° 4′ U (mapo) [+]
Alto 585 m [+]
Areo 68,646595 km² ( 686 4.6 595 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tosos (Provinco Zaragozo)
Tosos (Provinco Zaragozo)
DEC
Tosos
Tosos
Situo de Tosos
Tosos (Hispanio)
Tosos (Hispanio)
DEC
Tosos
Tosos
Situo de Tosos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tosos [+]
vdr

Tosos [TOsos] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Campo de Cariñena kies ĉefurbo estas Cariñena mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tosos estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Campo de Cariñena lime kun tiuj (laŭhorloĝe) de Aladrén, Paniza, Cariñena, Longares, Villanueva de Huerva kaj Aguilón.

La loĝloko mem estas je 51 km sude de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 585 msm sur la valo de la rivero Huerva. Ĝi estas tute inter Villanueva de Huerva norde laŭ la regiona ŝoseo A-1101 kiu sekvas la fluejon de la rivero Huerva (kaj Aguilón sude) kaj Cariñena okcidente laŭ la regiona ŝoseo A-220.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo Kasaza el la bordo de la rivero Huerva.

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. De tiu epoko devenas la konstruado de du kasteloj en la teritorio, nome Casaza kaj Alcaciñejo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Tosos kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 176 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al Zaragozo kaj Cariñena.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ekologia vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo, ermitejo, du kasteloj, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero Huerva (aparte akvorezervejo sude).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]