Aladrén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aladrén
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50481
Demografio
Loĝantaro 64  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 1° 9′ U (mapo)41.249166-1.1560466Koordinatoj: 41° 15′ N, 1° 9′ U (mapo) [+]
Alto 783 m [+]
Areo 21,056325 km² ( 210 5.6 325 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aladrén (Provinco Zaragozo)
Aladrén (Provinco Zaragozo)
DEC
Aladrén
Aladrén
Situo de Aladrén
Aladrén (Hispanio)
Aladrén (Hispanio)
DEC
Aladrén
Aladrén
Situo de Aladrén

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aladrén [+]
vdr

Aladrén [alaDREN] estas municipo de Hispanio, en la sudo de la komarko Campo de Cariñena kies ĉefurbo estas Cariñena mem, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Aladrén estis rilatigita al la latina vorto artarius, tio estas "agrikulturisto", pro kio la centra simbolo de la municipaj blazono kaj flago estas romia plugilo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aladrén estas municipa teritorio en la sudo de la komarko Campo de Cariñena norde de tiu de Vistabella kaj sude de tiuj de Paniza kaj Tosos. La loĝloko mem estas je 60 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 783 msm norde de la valo de la rivero Huerva. Ĝi estas tute inter Vistabella sude kaj Paniza nordokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konkero de la areo el islamanoj estis farita en la 12-a jarcento. Plue restis multaj moriskoj, kiuj laboris por agrikulturo; sed komence de la 17-a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj el Hispanio, kio rezultis en krizo por la loko. Post la konkero fare de kristnaoj kun Paniza, kaj aliaj du proksimaj loĝlokoj, nome Luco kaj Alcañiz de Huerva, nune malaperintaj (nune en aktualaj teritotioj de Herrera de los Navarros kaj Tosos respektive) estis donitaj al la fratoj Fruela kaj Pelayo fare de Alfonso la 1-a. Poste ĝi ekestis de la familio Urrea, fondita de Maksimiliano de Urrea, filo de la germana imperiestro kiu formis parton de la trupoj de Sancho Ramírez, reĝo de Aragono, en la konkero de Barbastro.

En 1248, per privilegiiga rajtigilo de Jakobo la 1-a, Aladrén sendependiĝis disde Daroca, kaj ekformis parton de la komunumaro Sesma de Trasierra en la Komunumaro de Domaroj de Daroca, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio pluis ĝis la morto de Fernando la 7-a en 1833, nuligita en 1838.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Aladrén kie oni malaltiĝis el 242 loĝantoj en 1960 ĝis nunaj 58 loĝantoj laŭlonge de la jarcento. Evidente elmigrado foriris al Zaragozo kaj Cariñena.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Inter nunaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo de mudeĥara stilo, la ermitejo, popola arkitekturo kaj naturaj lokoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]