Tra La Mondo (periodaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilo de la unua numero (julio 1905)
Por aliaj aferoj kun la sama nomo, bonvole vidu la apartagilpaĝon Tra la Mondo.

Tra la Mondo, "Tutmonda Ilustrita Revuo Esperantista" (1905-1908), estis periodaĵo kun "aktualaj, ĝeneralinteresaj, artaj, sportaj, modaj, sciencaj, edukadaj, junulaj ktp. artikoloj, demonstritaj per multaj bonaj bildoj". La redaktoro estis Auguste Capé-Montrosier, la presejo A. J. Witteryck.

De julio 1905 ĝis decembro 1908 en Meudon aperis 4 volumoj kun 196, 212, 192 kaj 96 paĝoj kaj multaj kovrilpaĝoj kaj pli ol 90 bildoj, 29x22 cm. La januara numero de 1908 ekzemple enhavis fruan (partan) tradukon de La Metamorfozo de Franz Kafka, faritan de P. Oreŝkof. Bibliografio de Internacia Lingvo (BIL, 1929) ne mencias la ĉefkunlaboranton, fraŭlino Oxenford. (Paul Tarnow).[klarigu]

La eldonistoj – Capé-Montrosier kaj Witteryck[klarigu] – ĉesigis la eldonon de tiu ĝis tiam plej bela esperanta gazeto pro "pripensita kaj intencita kontraŭtenado" de la esperantistoj kaj la esperantaj gazetoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]