Traktato de Karlovic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Traktado de Karlovic (26-an de januaro 1699) estis la interkonsento de la Turka Imperio kaj la Sankta Ligo (Aŭstrio, Pollando, Venecio kaj Rusio) pri finigo de la militado inter 1683–99. Laŭ la traktado, plimulto de Transilvanio kaj Hungario venis sub Habsburgan regadon. La interkonsento malgravigis la turkan influon en orienta Eŭropo kaj igis Aŭstrio grava imperio.

La sultano Mustafo la 2-a decidis militiri finsomere de 1697 norden, sed la princo Jenő Savoyai venkis lian armeon en la batalo de Zenta (11-an de septembro). La malvenko, la rusa minacado, politika premo de Anglio kaj Nederlando trudis al traktado la sultanon.

La traktado okazis en Karlovic, (nun Sremszki Karlovci, Serbio) proksime al Beogrado. La interparoloj komenciĝis en 1698 kaj daŭris 72 tagojn. Tiu estis la unua okazo, kiam la turkoj emis intertrakti kun ligo de la eŭropaj nacioj kaj akceptis peradon de neŭtralaj stxatoj, rekonis malvenkon. La subskribo de la kontrakto okazis la 26-an de januaro 1699.

Aŭstrio ricevis tutan Hungarion (krom la Bánság, tio estas krom teritorio inter Tibisko, Maros kaj Danubo), Transilvanion, Kroation kaj Slavonion. La aŭstra-turka interkonsento validis je 25 jaroj. Venecio akiris Peloponnesos (kiun la turkoj rekonkeris en 1715) kaj grandan parton de Dalmacio kun haveno de Kotor. Pollando redonis terotioriojn, konkeritajn en Moldvo, sed akiris Podolion kaj la ukranajn areojn okcidente de rivero Dneper, kiujn la turkoj okupis ankoraŭ en 1672. En Karlovic, la rusoj kaj turkoj interkonsentis nur je dujara armistico, sed ili subskribis en 1700 la pacon de Konstantinapolo, kiu transdonis Azovon al Rusio (kiun la turkoj rekonkeris en 1711, la rusoj reokupis en 1783), plue permesis, ke la caro havu daŭran diplomatian reprezentadon en Konstantinopolo.