Transavangardo
Transavangardo estas itala versio de Novekspresionismo, nome arta movado kiu disvastiĝis tra Italio, kaj al la resto de Okcidenta Eŭropo, en la fino de la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. La termino Transavangardo estis stampita de la itala artokritikisto, Achille Bonito Oliva,[1] origine en "Aperto '80" ĉe la Venecia Bienalo,[2][3] kaj laŭvorte ĝi signifas trans la avangardo.
Tiu arta movado malakceptis konceptarton, reenmetante emocian aliron al desegnado, pentrarto kaj skulptarto.[4] Transavangardo markis revenon al figura arto, same kiel al mita figuraro, kiu estis remalkovrita dume.[5] Same oni realiris al Simbolismo. La ĉefaj transavangardismaj artistoj estis Sandro Chia, Francesco Clemente, Enzo Cucchi, Nicola de Maria kaj Mimmo Paladino.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Chilvers, Ian. (1999) A Dictionary of Twentieth-Century Art. Oxford University Press, p. 620.
- ↑ Nieves, Marysol. (2011) Taking Aim! The Business of Being An Artist Today. Fordham University Press, p. 236.
- ↑ The 1980s. La Biennale. Alirita 24a de Januaro 2014 .
- ↑ Derwent, Charles, "Visual Art: Land of the Living Dead Mimmo Paladino South London Gallery, London", The Independent, 12a de Septembro 1999. Kontrolita 24a de Januaro 2014. Arkivigite je 2014-01-26 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-26. Alirita 2015-04-16 .
- ↑ Hawlitschka, Ursula, "Enzo Cucchi and the Transavantgarde: Are We In An Abyss of Seeing?", Aŭgusto 2000.
- ↑ Chuen, Ooi Kok, "Creating art from chaos", New Straits Times, 1a de novembro 2000. Kontrolita 24a de Januaro 2014. Arkivigite je 2014-06-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-06-11. Alirita 2015-04-16 .
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Oliva, Achille Bonito, Transavantgarde International, Milan, Politi Editore, 1982.
- Oliva, Achille Bonito, Italian Transavantgarde, Milan, Politi Editore, 1980.