Trdkova
Trdkova, hungare Magasfok, germane Turken estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska, en municipo de Kuzma. La historia hungara nomo estis Türke.
Bazaj informoj
- Areo: 5 km²
- Alto super marnivelo: 369 m
- Koordinatoj: 46° 51′ 10.19″ N 16° 7′ 40.57″ O / 46.8528306 °N, 16.1279361 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 10.19″ N 16° 7′ 40.57″ O / 46.8528306 °N, 16.1279361 °O (mapo)
- Loĝantaro: 200
- Poŝtkodo: 9263
- Aŭtokodo: MS
- Telefonprefikso:
Situo
La vilaĝo situas sub monto 404 m-ojn alta, ĉe la triopa limo slovena, hungara, aŭstra, laŭ flankovojoj.
Historio
Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 la menciitaj 3 landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.
Vidindaĵoj
- kapelo omaĝe al Kirilo kaj Metodo
- kruco 15 m-ojn alta
- monumento pri la landlimoj