Trecento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Profila portreto de Dante Alighieri, ege konata, farita de Sandro Botticelli, ĉirkaŭ du jarcentojn post ties vivo.

Trecento [treĈENto] estas termino kiu referencas al la 14-a jarcento en la arta tradicio de Italio. En tiu jarcento la suditaloj iniciatis klasikisman tendecon en kiu la populara menso akiris grandan forton pro la ideologiaj konfliktoj kiuj estis okazintaj en la duoninsulo, ĉar kelkaj artistoj minacis la popolon per la penoj de la infero, dum aliaj kiel la sekvantoj de Francisko de Asizo predikis la dian mizerikordon. Pro tio la artistoj dividiĝis kaj por kelkaj la ĉefa temo plue estis la fina juĝo dum por aliaj estis Kristo Savinto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La tri ĉefaj verkistoj de la itala mezepoko verkis en la 14-a jarcento: nome Dante (la Dia Komedio estis komponita ekde 1304), Boccaccio (la Dekamerono estis verkita inter 1351 kaj 1353) kaj Petrarko (lia fama ascendo al la Monto Ventoux okazis la 26an de Aprilo 1336).

La pentrarto de la Trecento montras multajn triptikojn kaj uzas ofte simplajn orfoliojn kiuj reprezentas la karakteron de Dio. La muroj de la monaĥejoj de Toskanio estas ornamitaj per freskoj en kiuj hegemonias la dekoraciaj bluaj fonoj (kio reprezentas la ĉielon) kun flugilhavaj kapetoj de anĝeloj. La roluloj ankoraŭ montriĝas en pejzaĝoj kun perspektivo, nek estas senco de profundeco en la scenoj. Multaj artistoj de la skolo de Pisa venis a Florenco post la milita konkero de sia urbo, pro kio la florenca skolo pliigis sian gravon. Inter la florencaj freskistoj elstaris Giotto, al kiu oni atribuas la famegajn verkojn de la Kapelo de la familio Scrovegni kaj la serion de la vivo de Sankta Francisko de la Baziliko Sankta Francisko el Asizo. Giotto inaŭguris la tridimensiecon de la itala murpentrarto, per kio radikale elrompis el la bizanca arto malfermante la vojon por la volumenoj kaj la humanismo de la itala renesanco.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Long, Michael (1990). "Trecento Italy". En McKinnon, James (eld.). Antiquity and the Middle Ages: From Ancient Greece to the 15th Century. Music and Society Series. Englewood Cliffs, NJ: Prentice Hall. pp. 241–268. ISBN 0130361615.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]