Trenti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trenti
mita kreitaĵo
Informoj
vdr

Trenti estas mita estaĵo de la kantabra mitologio. Ili estas petolemaj kaj viglaj koboldoj vivantaj en arbaroj.

Ili vestas sin per folioj, muskoj kaj arbaj radikoj. Ili kaŝas sin en flanko de vojo, de kie ili amuze detiras la veston de junaj virinoj kaj pinĉas ties surojn, rapide forkuronte. Kvankam ili estas ŝercemaj, ili ankaŭ povas sekrete helpi homojn, ĉefe infanojn. Post tempesto, ili helpas al paŝtistoj trovi ties perditajn brutojn, protektas homojn kontraŭ ojáncanu kaj helpas senfortiĝintaj maljunaj virinoj.

Vintre ili protektite dormas en dolinoj kaj somere ili freŝe dormas sub arboj. Ili nutras sin per maizo kaj pruneloj. Ili neniam trinkas akvon ĉar ĝi venenas ilin.