Trescasas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trescasas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40194
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 103  (2023) [+]
Loĝdenso 34 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 4° 2′ U (mapo)40.95848-4.03785Koordinatoj: 40° 58′ N, 4° 2′ U (mapo) [+]
Alto 1 121 m [+]
Areo 32,66 km² (3 266 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Trescasas (Provinco Segovio)
Trescasas (Provinco Segovio)
DEC
Trescasas
Trescasas
Situo de Trescasas
Trescasas (Hispanio)
Trescasas (Hispanio)
DEC
Trescasas
Trescasas
Situo de Trescasas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trescasas [+]
vdr

Trescasas [tresKAsas] estas municipo en la sudoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco. La loknomo Trescasas estas etimologie komprenebla kiel Tri Domoj. Tiukadre aperas tri domoj en la maldekstra duono de la blazono.

Trescasas en la provinco Segovio.
Panoramo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de La Atalaya, Sonsoto kaj Trescasas, okupas totalan areon de 32,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 072 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male post malgranda malaltiĝo post la 1960-aj jaroj ĝi fakte akiris 800 el la 2000-aj jaroj pro sia funkciado kiel serva urbo de la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas nur 8 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Espirdo, Cabanillas del Monte (Torrecaballeros), La Lastrilla, San Cristóbal de Segovia, Rascafría (Madrid), Tabanera del Monte kaj Palazuelos de Eresma.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj romia epokoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado, sed estas multaj indicoj, ke kunvivis kristanaj kaj islamaj loĝantaroj ĉefe rilate al la organizado de irigacio: la koncerna blazono ankoraŭ montras la krucon kun la duonluno. La plej frua mencio de Tres Casas kaj Somsoto per tiuj nomoj estas eklezia dokumento de 1a de Junio 1247. La sekva estas reĝa dokumento de Alfonso la 11-a de 1347. La tria, de 1397, ligas la lokon al la Monaĥejo de Santa María del Paular. La kvara temas pri la regularo pri la konsumo de akvo de la rivero Cambrones por irigacio, nome de 1401.

En la 16-a jarcento la loko iĝis grava centro por komerco de lano. Tiukadre aperas ŝafo sur verda fono en la blazono.

En la 19-a jarcento Trescasas kaj Sonsoto unuiĝis en 1844; kvankam historie kaj ekonomie pli gravis Sonsoto, la unuigo okazis laŭ la nomo de Trescasas. Dum la 20-a jarcento la municipo prosperis kaj samtempe malaperis la plej malgrandaj domaroj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis. Aparte gravas fabriko por enboteligo de trinkakvo de konata firmao Bezoya. Gravas piedirado tra naturaj lokoj ekzemple tra Nacia Parko Sierra de Guadarrama kaj tra Natura Parko Sierra Norte de Guadarrama. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]