Trevor H. Worthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trevor H. Worthy
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1957 (1957-01-03) (67-jaraĝa)
en Nov-Zelando
Lingvoj angla
Ŝtataneco Nov-Zelando
Alma mater Universitato de Adelajdo
Okupo
Okupo paleontologo • ornitologo • zoologo • palaeozoologist
vdr

Trevor Henry Worthy (3a Januaro 1957) estas paleozoologo el Novzelando konata ĉefe pro sia studaro pri moaoj.

Fine de la 1980-aj jaroj Worthy malkovris fosiliajn restojn de tri ranospecioj el la familio de Leiopelmatedoj nome Aurora rano (Leiopelma auroraensis), Markhama rano (Leiopelma markhami), kaj Vaitoma rano (Leiopelma waitomoensis). En la 1990-aj jaroj Worthy malkovris kelkajn fosiliajn birdospeciojn novajn por la scienco, kiaj la Longbeka dendroskansoro (Dendroscansor decurvirostris) en 1991, la Skarleta pufino (Puffinus spelaeus) en 1991, kaj la Niua noktardeo (Nycticorax kalavikai) en 1995. Ĉe 1998 li pasis al Fiĝioj, kie li trovis subfosilian materialon de la nefluga Vitilevua giganta kolombo (Natunaornis gigoura), la Vitilevua nestamasulo (Megapodius amissus), la Vitilevua skolopo (Coenocorypha miratropica), la Giganta fiĝia grundorano (Platymantis megabotoniviti), kaj la malgranda nesalakva krokodilo Volia athollandersoni. La holotipoj de tiuj specio estas ekspoziciataj ĉe la Muzeo de Novzelando Te Papa Tongarewa.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]