Trinità dei Monti
La Preĝejo Trinità dei Monti (Triunio de la Montoj) estas katolika preĝejo situanta en Romo, Italio, tre konata pro la privilegia situo en la historia urbocentro.
Ĝia tuta nomo estas Santissima Trinità al Monte Pincio (Sanktega Triunuo sur la Monto Pinĉo). Ĝi regas la urban pejzaĝon de la fama Placo de Hispanio, enklavigita en la pinto de ĝia ŝtuparo.
La unua parto de la preĝejo estis konstruata inter 1502 kaj 1519 el gotika stilo; la plej malnova parto, kovrata de kruconervuraj volboj, estas difinita per bronza krado. Al la gotika navo aldoniĝis, meze de la 16-a jarcento, nova konstruaĵo kun fasado ornamita de du simetriaj sonorilturoj, verko de Giacomo della Porta kaj Domenico Fontana. La preĝejo estis konsakrata en 1585 de Siksto la 5-a.
En unu el la unuaj kapeloj Daniele da Volterra pentris en 1541 faman ciklon de freskoj, inter kiuj troviĝas la bela Ĉielenpreno, unuanime konsiderata unu el la majstraj verkoj de la Manierismo. La oka dekstra kapelo (cappella Massimo) konservas ciklon de freskoj de Perin del Vaga (Historio de la Malnova kaj la Nova Testamento; 1537), kompletigita inter 1563 kaj 1589 de Taddeo kaj Federico Zuccari. Komence la preĝejo ankaŭ konservis ŝovelilon de Jean Auguste Dominique Ingres. En la monaĥejo elstaras la Galleria prospettica, kun freskoj de Andrea Pozzo, kun singulara ekzemplo de anamorfozoj; kaj la Stanza delle rovine, finde de la 18-a jarcento, kun freskoj proksimaj al la Romantikismo, verko de la franca artisto Charles-Louis Clerisseau.
la areo sur kiu estis starigita la preĝejo estis donaco de la reĝo de Francio Karlo la 8a al la Ordeno de la Minimuloj de Sankta Francisko de Paola. Tiel, la zono de la Trinità dei Monti estis, ekde la 16a jc., francinflua areo. La famega ŝtuparo de la Placo de Hispanio, inaŭgurita de Benedikto la 13-a en 1725, estis realigita de Alessandro Specchi kun franca financado, por festi la paciĝon inter Francio kaj Hispanio, kunligante tiel la hispanan placon (kiu ŝuldas sian nomon al la hispana ambasadejo) kun la franca preĝejo. Flanke de la ŝtuparo videblas la Vilao Mediĉo, sidejo de la Franca Akademio en Romo. La du horloĝoj de la preĝejo montras la horon de Romo, kaj tiu alia de Parizo. Tiu ĉi preĝejo, kiel la ensemblo dediĉita al Sankta Ludoviko de la francoj, apartenas al la Franciaj Piaj Fondusoj en Romo kaj Loreto. Sub ĉi nomo, la proprieto, administrado kaj restaŭrado de ĉi konstruaĵo estas gvidata kaj pagata de la Franca ŝtato.
Antaŭ la Trinità dei Monti, fine de la 18a jarcento, la papo Pio la 6-a starigis la Salustian Obeliskon, la lasta el la grandaj obeliskoj starigitaj en la papa Romo, realigita dum romia imperia epoko imite de la egiptaj obeliskoj.