Triumfa placo (Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Placo de Majakovskij (apartigilo)
Triumfa placo
strato [+]

LandoRusio

SituoMoskvo
- koordinatoj55° 46′ 12″ N, 37° 35′ 45″ O (mapo)55.7737.595833333333Koordinatoj: 55° 46′ 12″ N, 37° 35′ 45″ O (mapo)
Poŝtkodo125047 [+]

Triumfa placo (Moskvo)
Triumfa placo (Moskvo)
DEC
Triumfa placo
Triumfa placo
Lokigo de Moskvo en Eŭropa Ruslando
Map
Triumfa placo
Vikimedia Komunejo:  Triumfalnaya Square [+]
vdr

Triumfa placo (ruse Триумфа́льная пло́щадь) estas placo en nord-okcidenta parto de Ĝardena ringo (Moskvo, distrikto Tverskoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Tverja enveturejo[redakti | redakti fonton]

Ĝis fino de 16-a jarcento ĉi tiu loko estis ĉikaŭigita de kampoj, tra la kampoj situis vojo al Tver kaj Velikij Novgorod. Dum regado de Fjodor Ivanoviĉ estis konstruita muro de Tera urbo; ĉi tie estis Tverja elirejo de la muro. Ekstere estis organizita loĝloko de veturigistoj priservintaj la vojon; ene vivis gardistoj de Kremlo, Kitaj-urbo kaj Blanka urbo.

Tra la pordego solene enveturadis en Moskvon eksterlandanoj kaj (post konstruado de Sankt-Peterburgo) caroj revenantaj malnovan rusian ĉefurbon. Pro tio oni ekis dekori ĉi tiun enveturejon per lignaj triumfaj arkoj.

Triumfaj arkoj[redakti | redakti fonton]

Triumfa pordego de Katerina la 2-a

Unua arko aperis en 1722 por solena alveturado de Petro la Granda. Ĝi eble servis ankaŭ por Petro la 2-a kaj Anna Ivanovna sed en 1737 forbrulis. En 1742 por inmeriestriĝo de Elizabeto estis starigita nova arko forbrulinta en 1757. Sekva arko aperis en 1762 por solena alveturo de Katerina la 2-a; ĝi forbrulis en 1773. En 1775 estis konstruita triumfa pordego por renkonti P. Rumjanov-Zadunajskij post venko kontraŭ Turkio; tamen li malkonsentis, tial tie traveturis Katerina la 2-a mem (festado okazis jam sur Ĥodinka kampo). En 1797 estis starigita pordego por caro Paŭlo la 1-a post kelkaj jaroj oni malkonstruis ĝin kaj jam ne plu konstruadis.

Nova placo[redakti | redakti fonton]

Pavilono por solena imperiestriĝo de Nikolao la 2-a

Dum konstruado de triumfa arko tie estis detruitaj kelkaj kortoj de veturigistoj kaj ekestis eta placo; en 1780-aj jaroj urbestro de Moskvo Jakov Brjus ordonis organizi tie bazaron. Tera remparo estis forfosita en 1805 kaj la placo esestis en sia nuna loko. Tie plu restis bazaro sed apude jam estis konstruataj ŝtonaj domoj (inter ili gastejo). Por festado de imperiestriĝo de Nikolao la 2-a en 1896 sur Triumfa placo estis starigita ligna pavolono poste forportita al Sokolniki.

Triumfa placo estis unu el placoj de Moskvo kie 9-an de decembro estis starigitaj barikadoj dum Decembra ribelo en 1905.

Placo de Majakovskij. Literaturaj renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

Dum 19351992 la placo estis nomata Placo de Majakovskij (ruse площадь Маяко́вского, Маяко́вка). En 1930-aj jaroj arboj tie estis forhakitaj.

11-an de septembro 1938 estis malfermita metrostacio "Majakovskaja".

En 1955 ĉe la placo laŭ projekto de arkitekturisto Ĉeĉulin estis konstruita alta konstruaĵo de hotelo "Pekino".

En 1958 sur tiu ĉi placo estis starigita monumento de Vladimir Majakovskij. Apud la monumento dum epoko de Sovetunio oni kolektiĝis por subĉiela komuna legado: poetoj prezentadis siajn versojn. Moskva junularo strebis daŭrigi la tradicion; ili organizis literaturan komunumeton СМОГ kaj ofte kolektiĝis apud monumento de Majakovskij. Tamen ĝin forte kontraŭstaris estraro: multaj estis forpelitaj el institutoj, tri organizantoj estis malliberigitaj por longa tempo.

En 1960 sub la placo estis organizita transporta tunelo de Ĝardena ringo.

Triumfa placo en Rusia Federacio. Politikaj protestoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Strategio-31.
Aranĝo de "Strategio-31" 31-an de majo 2010

Ekde somero de 2009 en Rusio ekiĝis movado por defendado de civitanaj rajtoj nomata Strategio-31 (ruse Стратегия-31). Ĝia celo estis atingado de ebleco libere kolektiĝi surstrate kaj libere organizi politikajn aranĝojn; la liberon garantiis 31-a artikolo de Konstitucio de Rusio sed laŭ opinio de organizantoj ĝin ne realigas. Estis decidite ĉiumonate 31-an (se ĝi ekzistas en la monato) je 18:00 paceme kolektiĝi sur Triumfa placo. La movadon subtenis multaj rajtodefendantaj organizaĵoj kaj multaj urboj en Rusio kaj eksterlande. Plimulto da aranĝoj estis dispelitaj de polico, iliaj partoprenintoj estis malliberigitaj.

En decembro de 2011 sur Triumfa placo okazis ankaŭ unuaj amasaj protestoj kontraŭ malhonesta organizado de balotado al Ŝtata Dumao de Rusio.

Monumento de Majakovskij[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monumento de Vladimir Majakovskij (Moskvo).

Monumento de sovetia rusa poeto-revoluciulo Vladimir Majakovskij estis solene malfermita 28-an de junio 1958 kaj estas unu el plej vaste konataj vidindaĵoj de tiu epoko. Apud la monumento estas regule organizata Legado je nomo de Majakovskij.

Transporto[redakti | redakti fonton]

  • Aŭtobusoj: 12ц.
  • Trolebusoj: 1, 12.
  • Metroo: ĉe Triumfa placo situas metrostacio "Majakovskaja" (linio 020).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj de Triumfa placo: