Trudoa ŝterno
Plenkreskulo manĝiganta junulon en Rio Grande do Sul, Brazilo
| ||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Blankkrona ŝterno aŭ Trudoa ŝterno (Sterna trudeaui) estas svelta birda specio de la ŝternoj de la subfamilio de Ŝternenoj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Tiu specio troviĝas en Argentino, sudorienta Brazilo, Ĉilio, Paragvajo kaj Urugvajo. Ĝi estas vaganto iam en la insuloj Falklandoj aŭ Malvinoj.
Ties natura medio estas marĉoj, neprofunda maro kaj intertajdaj marĉoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
Tiu ŝterno diferenciĝas facile disde aliaj ŝternoj, ekzemple de la Forstera ŝterno, la Hirunda ŝterno aŭ la Roza ŝterno, pro tio ke ĝi ne havas nigran kronon, sed tute blanka; estas pli blanka ŝterno, preskaŭ tute blanka escepte nigran okulmaskon ekde la okulo mallarĝiĝante ĝis antaŭ la nuko. Krome la kruroj estas oranĝruĝaj kaj la beko nigra kun flava pinto. Ĉe plenkreskuloj dum reproduktado la beko oranĝflaviĝas, escepte nigra ringo antaŭpinta, kiu restas nigra kaj la ventro griziĝas. La vosto estas forkoforma.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiu specio superflugas laŭlonge de marbordo por ĵeti sin sur etajn fiŝojn kiu estas prenitaj kaj manĝotaj. Ĝi reproduktiĝas kaj marborde kaj interne proksime de marbordo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Sterna trudeaui Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine.
2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24an de Julio 2007.
| ||||||||||||||||||



