Saltu al enhavo

Tsakhia Elbegdorj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tsakhia Elbegdorj
Persona informo
Цахиагийн Элбэгдорж
Naskiĝo 30-an de marto 1963 (1963-03-30) (62-jaraĝa)
en Zereg
Lingvoj mongolarusaangla vd
Ŝtataneco Mongolio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lvov Military Political High School (en) Traduki (–1988)
Universitato de Koloradio en Boulder
John F. Kennedy School of Government
Universitato de Koloradio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Mongola Demokratia Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Tsakhia Elbegdorj
Profesio
Okupo politikisto
ĵurnalisto
verkisto
mediprotektulo Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

CAĤIAGIJN Elbegdorĝ (naskiĝis la 30-an de marto 1963 en la provinco Zereg, regiono Ĥovd) estis prezidento de Mongolio de 2009 ĝis 2017. Lia posteulo estas Khaltmaagiin Battulga.

Elbegdorj estas edzo, patro de kvin gefiloj. Li finis en 1979 mezlernejon de sia provinco, en 1981 altlernejon en urbo Erdenet, en 1988 Universitaton de Armea Politologio en Ukrainio kaj en 2002 universitaton Harvard. Bakalaŭro pri ĵurnalismo kaj magistro pri ŝtata estrado. Parolas anglan kaj rusan.

Tsakhia [caĥia'] estas lia patronomo; lia persona nomo estas Elbegdorj [elbegdorĝ]. Alia nomformo estas Tsakhiagijn Elbegdorj, cirile Цахиагийн Элбэгдорж.

  • 1981–1982: Laboristo en la fabriko "Erdenet";
  • 1982–1983: Militservanto en la mongola popola armeo;
  • 1988–1990: Ĵurnalisto en la armea gazeto "Ulaan Od", Ĉefo de Literaturo Unuiĝo de Popola Armeo;
  • 1989–1991: Estrarano de Mongola Demokratia Unio;
  • 1990: Ĉefredaktoro de la gazeto "Ardchilal" (Demokratio);
  • 1990–1992: Deputito de Granda Ŝtata Ĥuralo (Asembleo);
  • 1991: Prezidanto de Mongola Asocio de Farmistoj;
  • 1992–1994: Membro de Granda Ŝtata Ĥuralo (Asembleo);
  • 1992–: Konstanta membro de Prezidio de la Fonduso "Zaluu Udirdagch" (Juna Gvidanto);
  • 1993–: Ano de Direktoraro de Politologia Akademio;
  • 1994–1996: Membro de Ĝenerala Konsilio de Nacia Demokratia Partio de Mongolio;
  • 1994–1996: Eksperto de Konsilio de Nacia Sekureco;
  • 1996–1999: Prezidanto de Nacia Demokratia Partio;
  • 1996–2000: Ĉefo de Koalicio de Nacia Demokratia Partio kaj Socidemokratia Partio en la parlamento;
  • 1996–1998: Vic-prezidanto de Granda Ŝtata Ĥuralo (Asembleo)
  • 1996–2000: Membro de Granda Ŝtata Ĥuralo, Prezidanto de Ekzekutiva Komitato de Mongola Parlamenta Rondo;
  • 1998–1999: Ĉefministro de Mongolio;
  • 2003–: Honora Prezidanto de Mongola Demokratia Unio kaj Fonduso de Juna Gvidanto;
  • 2004–2006: Ĉefministro de Mongolio;
  • 2005–2008: Prezidanto de Demokratia Partio;
  • 2008: Membro de Granda Ŝtata Ĥuralo (Asembleo);
  • 2009–2017: Prezidento de Mongolio.