Tuen Mun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tuen Mun
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 22° 23′ N, 113° 58′ O (mapo)22.3916113.971Koordinatoj: 22° 23′ N, 113° 58′ O (mapo) [+]
Tuen Mun (Ĉinio)
Tuen Mun (Ĉinio)
DEC
Tuen Mun
Tuen Mun
Situo de Tuen Mun

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tuen Mun [+]
vdr

Tuen Mun, ĉine 屯門/屯门 estas metropolo en Honkongo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tuen Mun situas en sudorienta parto de Ĉinio laŭ la marbordo ĉe enfluejo de rivero same nomata Tuen Mun.

Tuen Mun

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Dum la ĉinoj ĝi estis komence vilaĝo, poste kampurbo. Portugaloj havis la lokon inter 1514-1521. En 1899 la britoj luis la teritorion po 99 jaroj kaj nomumis la lokon Castle Peak. Tio estis parto de Nova Teritorio. Tiam vigla komercado komenciĝis. En 1941 la japanoj okupis la urbon. En 1965 "Castle Peak New Town" fondiĝis. En 1997 la britoj redonis la tutan Honkongon. La loĝantaro ricevis politikajn kaj ekonomiajn privilegiojn, tamen kelkaj migris al Aŭstralio kaj al similaj landoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Tuen Mun havas malsekan tropikan klimaton. Jare pluvas po 2400 mm. La temperaturo estas inter junio-septembro preskaŭ 30 °C, inter decembro-februaro iom malpli, ol 20 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La pasaĝeroj uzas aŭtobusojn, fervojojn kaj pramojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo en Tuen Mun
Marborda parto de Tuen Mun
Nubskrapuloj en Tuen Mun
Vido en Tuen Mun