Tufparuo
Tufparuo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Turfparuo (Lophophanes cristatus, iam Parus cristatus) estas eta kantbirdo, malpli granda ol pasero, de familio de paruedoj.
Aspekto
Ĝi estas facile rekonebla paruo ĉefe pro la levebla kresto (kiu nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo, ĉar cristatus signifas “kresta”), kies pinto estas ofte kurbeca, dum la tuta kresto estas strieca je blanko en bruno. Ankaŭ estas bruna la dorso, dum la blanka vizaĝo, kiel ĉe aliaj paruoj estas ĉirkaŭata de nigra ĉirkaŭstrio kiu venas el la tre nigra gorĝo, kiel kolumo al antaŭnuko kie supreniras por reveni tra la okulo (pli mallarĝe) al la ankaŭ nigra beko, tamen estas tre distinga ke, krom la ĉirkaŭstrio, estas alia paralela interna strio kiu subiras kun formo de C el la orelzono. Ankaŭ la okuloj kaj gamboj estas nigrecaj. La subaj partoj estas blankecaj, sed kun helbrunaj aŭ okraj nuancoj en flankoj.
Ĝi estas, kiel aliaj paruoj, kantemaj, kaj tiel birdoj kutime kantas konstantan zii, zii, zii Birdokanto, simila al tiu de la Nigra paruo .
Aliaj karakterizaĵoj
- Longeco 12 cm
- Enverguro 20 cm
- Pezo 10 g
- Ovoj 5-6, 2x jare
Disvastiĝo
Tiuj palearktaj birdoj estas disvastigataj kaj komunaj loĝantaj birdoj kaj reproduktantoj en arbaroj de koniferoj tra centra kaj norda Eŭropoj kaj en deciduaj arbaroj en Francio kaj Iberio. En Britio ĝi estas tre limigita en praarbaroj de pinoj de Inverness kaj Strathspey en Skotio, kaj rare foriras el tiuj habitatoj. Kelkaj vaguloj de Tufparuoj estis vidataj en Anglio. Ĝi estas loĝantoj, kaj plej parto de birdoj ne migras.
Vivmaniero
Ili faras nesto en arbotruo de putriĝintaj stumpoj. Tiu birdo ofte manĝas malalte en arboj, sed kvankam ili ne estas timidaj, ne ĉiam facilas alproksimiĝo. Ili formas paruarojn vintre kun aliaj specioj.
Kiel ĉe aliaj paruoj, ili manĝas insektojn, inklude raŭpojn, kaj semojn.
Taksonomio
Tiu specio estis iam lokita en la genro Parus, sed la distingeco de Lophophanes estas bone konfirmita,[1] kaj nune agnoskata de la AOU kaj de BOU kiel distinga genro.
Notoj
- ↑ Gill, Frank B.; Slikas, Beth & Sheldon, Frederick H. (2005): Phylogeny of titmice (Paridae): II. Species relationships based on sequences of the mitochondrial cytochrome-b gene. Auk 122: 121-143. DOI: 10.1642/0004-8038(2005)122[0121:POTPIS]2.0.CO;2
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Filmetoj de Tufparuoj ĉe Interreta Birdokolekto
- Kanto de Tufparuo (el Sveriges Radio P2)
- (PDF) de Javier Blasco-Zumeta