Two Treatises of Government

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kovrilpaĝo de la una eldono.

Two Treatises of Government (aŭ Two Treatises of Government: In the Former, The False Principles, and Foundation of Sir Robert Filmer, and His Followers, Are Detected and Overthrown. The Latter Is an Essay Concerning The True Original, Extent, and End of Civil Government) estas verko de politika filozofio publikigita anonime en 1689 de John Locke. The First Treatise (la Unua Traktato) atakas patriarkismon en la formo de fraz-alfraze refuto de la verko de Robert Filmer nome Patriarcha, dum la Second Treatise (la Dua Traktato) skizas la ideojn de Locke por pli civilizita socio bazite sur la naturaj rajtoj kaj la teorio de la socia kontrakto.

Tiu publikaĵo kontrastas pli fruajn politikajn verkojn fare de Locke mem. En Two Tracts on Government, verkita en 1660, Locke defendas tre konserveman pozicion; tamen, Locke neniam publikigis ĝin.[1] En 1669, Locke kunverkis la "Fundamental Constitutions of Carolina", kiu pritraktas aristokration, sklaveco kaj servutecon.[2][3] Kelkaj disputas la etendon laŭ kiu la "Fundamental Constitutions of Carolina" enhavas la filozofion de Locke, kontraŭ la terposedantoj de la kolonio; la dokumento estis jura dokumento verkita por kaj subskribita kaj sigelitaj de la ok terposedantoj al kiu Karolo la 2-a estis garantiinta la kolonion. En tiu kunteksto, Locke estis nur pagita sekretario, kiu skribis multe kiel advokato skribas testamenton.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. John Locke – Biography, Treatises, Works, & Facts. Arkivita el la originalo je 19a de Julio 2017.
  2. Armitage, David Armitage, D. (2004). John Locke, Carolina, and the two treatises of government. Political Theory, 32(5), 602–27. Arkivigite je 2021-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Walbert, D. (2008). A little kingdom in Carolina.. Arkivita el la originalo je 29a de Aŭgusto 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]