Tycho Mommsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tycho Mommsen
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1819 (1819-06-23)
en Garding
Morto 3-an de decembro 1900 (1900-12-03) (81-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Patro Jens Mommsen
Frat(in)oj Theodor Mommsen • August Mommsen
Okupo
Okupo klasika filologo • tradukisto • gimnazia instruisto
vdr

Tycho MOMMSEN (naskiĝinta la 23-an de majo 1819 en Garding, mortinta la 1-an de decembro 1900 en Frankfurto ĉe Majno) estis germana filologo kaj frato de la nobelpremiita Theodor Mommsen.

Tombo de Tycho Mommsen, ĉefa tombejo frankfurta

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mommsen studis inter 1838 kaj 1843 en Kiel kaj studvojaĝis inter 1846 kaj 1848 je Italujo kaj Greklando. En 1848 li iĝis helpanto ĉe la gimazio de Husum, de kie oni forpelis lin en 1850 post la batalo apud Idstedt. En 1851 li iĝis profesoro ĉe la malhumanisma supera lernejo je Eisenach kaj en 1865 estro de la Supera burĝa lernejo je Oldenburg. En 1864 li nomumitis direktoro de la gimnazio frankfurta.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Pri Pindaro li kreis tekstkritikan eldonon, sian majstroverkon (Berlino 1864). Li publikigis pindaran teksteldonon (Berlino 1866). Ekster tio gravis la laboraĵo historia »Pindaros. Zur Geschichte des Dichters und der Parteikämpfe seiner Zeit« (Kiel 1845) kaj traduko pindara (Leipzig 1846. Menciindas krome »Beiträge zu der Lehre von den griechischen Präpositionen« (kajeroj 1–3, Frankfurto 1886–87; kajero 4 kaj kompleta eldono en Berlino 1895); »Der Perkins-Shakespeare« (Berlino 1854); kritika eldono de la ŝekspira dramo »Romeo und Julia« (Oldenburg 1859); lernigartikolo pripoemtraduka »Die Kunst des Übersetzens fremdsprachlicher Dichtungen ins Deutsche« (Oldenburg 1858).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 14. Leipzig 1908, p. 51 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]