Überlingen

| Überlingen | ||||||
|
| ||||||
| urba komunumo de Germanio • kuracloko • vina loko • Libera regna urbo • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
| Distriktaro | distriktaro Tübingen | |||||
| Distrikto | distrikto Bodensee | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 07551 | |||||
| Poŝtkodo | 88662 | |||||
| Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7770 | |||||
| Aŭtomobila kodo | FN | |||||
| Oficiala Municipokodo | 08435059 | |||||
| Subdivido | Urbocentro (Kernstadt) kaj 7 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Volkmar Weber | |||||
| Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
| Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
| Adreso de la administrejo | Münsterstraße 15-17 | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 23098 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 47° 46′ N, 9° 10′ O (mapo)47.7666666666679.165Koordinatoj: 47° 46′ N, 9° 10′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 403 m | |||||
| Areo | 58,67 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.ueberlingen.de/ | |||||
Überlingen estas urba komunumo en Germanio, rekte ĉe la bordo de la Konstanca aŭ Bodenlago dividita inter Germanio, Svislando kaj Aŭstrio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bodensee kaj en la distriktaro Tübingen de la federacia lando Baden-Virtembergo, kaj krome apartenas al la geografia kaj kultura regiono Bodenlago-Supra Ŝvabio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 23 098 loĝantojn sur areo de 58,66 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 396 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Sipplingen, Bodman-Ludwigshafen, Stockach, Owingen, Frickingen, Uhldingen-Mühlhofen kaj Salem.
En Überlingen interalie situas du konstruaĵoj en la internacie renoma internulejo Schule Schloss Salem.
La urbo aperis sur la titolpaĝoj de la internacia gazetaro pro la aviadilkatastrofo la 1-an de julio 2002, kiam en la aerspaco super la urbo pasaĝera aviadilo de Bashkirian Airlines koliziis kun kargoaviadilo de la firmao DHL. 71 homoj mortis pro la katastrofo, inter ili 49 infanoj kaj junuloj el la baŝkira ĉefurbo Ufa, kiuj survojis al Hispanio.
Urba strukturo
[redakti | redakti fonton]La areo de la urba komunumo Überlingen konsistas el la urbokerno kaj la antaŭe sendependaj komunumoj kaj nunaj urbopartoj Bambergen, Bonndorf, Deisendorf (ne miksenda kun plia loĝloko Daisendorf kun "a", nur 9 kilometrojn sudoriente de Deisendorf kun "e", rekte ĉe la Bodenlago en la sama distrikto), Hödingen, Lippertsreute, Nesselwangen kaj Nussdorf, kiuj estis integrigitaj kiel parto de landa administra reformo de la 1970-aj jaroj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||



